Do the Right Thing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Do the Right Thing
filmo
Originala titolo Do the Right Thing
Originala lingvo hispana lingvo • itala lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 1989, 13 jul. 1989, 30 jun. 1989
Ĝenro hood film, komedia filmo, sendepende farita filmo, filma dramo
Kameraado Ernest Dickerson
Reĝisoro(j) Spike Lee
Produktisto(j) Spike Lee • Monty Ross
Scenaro Spike Lee
Filmita en Nov-Jorko
Loko de rakonto Broklino
Muziko de Bill Lee
Rolantoj Danny Aiello • Ossie Davis • Ruby Dee • Richard Edson • Giancarlo Esposito • Bill Nunn • John Turturro • John Savage • Spike Lee • Rosie Perez • Samuel L. Jackson • Joie Lee • Miguel Sandoval • Martin Lawrence • Roger Guenveur Smith • Frank Vincent • Nicholas Turturro • Garry Pastore • Paul Benjamin • Richard Parnell Habersham • Luis Antonio Ramos • Shawn Elliott • Erik Dellums • Robin Harris • Steve White • Frankie Faison • Steve Park • Rick Aiello
Produktinta firmao 40 Acres & A Mule Filmworks
Honorigoj NAACP Image Award for Outstanding Supporting Actor in a Motion Picture • NAACP Image Award for Outstanding Actress in a Motion Picture • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Director • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Film
IMDb
vdr

Do the Right Thing (trad. agu ĝuste; agu kion devas) estas usona komedi-drama filmo de 1989 produktorita, verkita kaj reĝisorita de Spike Lee. En ĝi stelulas Lee, Danny Aiello, Ossie Davis, Ruby Dee, Richard Edson, Giancarlo Esposito, Bill Nunn, John Turturro, kaj Samuel L. Jackson, kaj ĝi estas la filmodebuto de Martin Lawrence kaj de Rosie Perez. La rakonto esploras la rasan ŝtreĉiĝon en kvartalo de Broklino inter ties afrikusonaj loĝantoj kaj italusonaj (tio estas blankuloj) posedantoj de loka picejo, kio rezultas en tragedio kaj perforto en varmega somertago.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Mookie (Spike Lee) estas picliveristo 25-jaraĝa en Bedford-Stuyvesant (Broklino) kun sia fratino Jade (Joie Lee). Li kaj lia fianĉino Tina (Rosie Perez) havas bebon nomita Hector (Travell Toulson). Li laboras en negrava loka picejo de Sal (Danny Aiello), italusona, kiu vivis en la kvartalo dum 25 jaroj. Lia plaj aĝa filo, Pino (John Turturro), malamas nigrulojn kaj ne amikiĝas kun Mookie, pro kio li ĉiutage kverelas kontraŭ sia patro, kiu ne deziras translokiĝi el afrikusona kvartalo, kaj kontraŭ sia pli juna frato Vito (Richard Edson), kiu ja amikiĝas kun Mookie.

Radiokasedilo de Radio Raheem aperanta en "Do the Right Thing". Ĝi havigas muzikon kiel parto de la ĉiutagaĵo, sed ankaŭ funkcias kiel mejloŝtono de la ŝanĝo al la tragedio. Bildo havigita de Smithsonian National Museum of African American History and Culture.

Inter la lokanoj estas la plej ekstravagancaj roluloj, kiel Da Mayor (Ossie Davis), amikema ebriulo; Mother Sister (Patrino Fratino, Ruby Dee), kiu observas la etoson el sia loĝejo; Radio Raheem (Bill Nunn), kiu ĉian kunportas radiokasedilon per kiu li aŭskultas kaj fakte aŭskultigas Public Enemy; kaj Smiley (Roger Guenveur Smith), mensmiskapablulo, kiu vagadas klopode al vendado de fotoj mane kolorigitaj de Malcolm X kaj Martin Luther King, Jr. Krome tri pigraj babilemuloj pasigas la tagon side surtrotuare.

En la picejo de Sal, problemiga amiko de Mookie, nome Buggin' Out (Giancarlo Esposito), kverelas kun Sal pri lia "Muro de Famuloj", kie estas nur famaj ital-usonanoj. Buggin' Out postulas, ke Sal ekspoziciu ankaŭ fotojn de famaj nigruloj, ĉar la picejo estas en kvartalo de nigruloj. Sal respondas, ke ĉi tiu estas lia negoco, kaj ke li faras sian deziron. Buggin' Out klopodas al protesto prie sed nur Radio Raheem kaj Smiley apogas lin, dum la ceteruloj estas fidelaj klientoj.

Dum la tago, la varmo kaj la kvereloj pliiĝas. La adoleskuloj fuŝas akvokondukilon por malvarmigi sin, kaj intervenas polico. Ĉiuj diskutas pri rasaferoj. Mookie kaj Pino unuflanke: Mookie kontraŭ italoj, Pino kontraŭ nigruloj, latinamerikano Stevie (Luis Antonio Ramos) kontraŭ koreoj, blankula policano Gary Long (Rick Aiello) kontraŭ puertorikanoj, kaj korea Sonny (Steve Park) kontraŭ judoj. Sal preskaŭ maldungas Mookie, sed ties fratino Jade intervenas, kaj Mookie grumblas, ke ŝi tro apudiĝas al Sal.

Tiun nokton, Buggin' Out, Radio Raheem, kaj Smiley venas al la picejo de Sal kaj postulas la ŝanĝojn en la Muro de la Famo. La radio de Raheem laŭtegas kaj Sal postulas mallaŭtigon, sed Raheem malakceptas. Buggin' Out insultas Sal kaj liajn filojn, kaj ankaŭ tiu insultas kaj per basbala batilo rompas la radion. Raheem atakas Sal, kio rezultas en violenta batalo surstrate; dum Radio Raheem strangolas Sal, alvenas policanoj, kiuj haltigas la kverelon kaj arestas Radio Raheem kaj Buggin' Out. Policano tenas kole Raheem, kiu rezistas ĝismorte. Tuj la policanoj forportas la kadavron per sia aŭto kaj foriras, lasante Sal, Pino kaj Vito sen protekto.

La ĉeestantoj, koleraj pro la morto de Radio Raheem, kulpigas Sal kaj liajn filojn. Mookie ĵetas rubujon kontraŭ la fenestro de la picejo de Sal, kio estas invito al la homamaso rabadi kaj detrui la picejon, kaj Smiley finfine incendias la lokon. Da Mayor protektocele forigas Sal, Pino kaj Vito. Fajrestingistoj finfine sukcesas estingi la incendion kaj forigi la homamason. Smiley vagadas en la interno de la konstruaĵo kaj surgluas unu de siaj fotoj sur la restaĵo de la Muro de la Famo en la detruita picejo.

Sekvamatene, post diskuto kun Tina, Mookie postulas al Sal sian salajron, kio rezultas en nova diskuto. Sal finfine pagas al Mookie, sed kompreneble malafable. Mister Señor Love Daddy (Samuel L. Jackson), loka DJ, dediĉas kanton al Raheem. La filmo finiĝas per du frazoj esprimante diferencajn sintenojn pri perforto, unu de Martin Luther King kaj unu de Malcolm X, fakte la famuloj kies fotoj vendis tiu kiu incendiis la picejon. Antaŭ la finaj listoj, Lee dediĉas la filmon al la familioj de la viktimoj de polica subpremado.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Spike Lee - Mookie
  • Danny Aiello - Salvatore "Sal" Frangione, posedanto de la picejo Sal's Famous Pizza
  • Steve Park - Sonny, korea vendisto
  • Ossie Davis - Da Mayor, ebriulo
  • Ruby Dee - Mother Sister, lokanino
  • Richard Edson - Vito, fiko de Sal kaj amiko de Mookie
  • Giancarlo Esposito - Buggin' Out, amiko de Mookie
  • Bill Nunn - Radio Raheem
  • John Turturro - Pino, filo de Sal
  • Rosie Perez - Tina, fianĉino de Mookie
  • Paul Benjamin - ML
  • Frankie Faison - Coconut Sid
  • Robin Harris - Sweet Dick Willie
  • Miguel Sandoval - Mark Ponte, policano
  • Rick Aiello - Gary Long, policano
  • Joie Lee - Jade, fratino de Mookie
  • Samuel L. Jackson - Love Daddy, DJ de la kvartalo
  • Roger Guenveur Smith - Smiley
  • Steve White - Ahmad
  • Martin Lawrence - Cee
  • Leonard L. Thomas - Punchy
  • Christa Rivers - Ella
  • Luis Antonio Ramos - Stevie
  • John Savage - Clifton
  • Frank Vincent - Charlie
  • Richard Parnell Habersham - Eddie
  • Ginny Yang - Kim, edzino de Sonny

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

Multaj kritikistoj malferme esprimis sin pri tio ĉu la fimo povus inciti nigrulon al tumultoj.[1] Tamen tio ne okazis, kaj Spike Lee mem kontraŭis tion kaj opiniis, ke nigruloj kapablas kompreni, ke temas pri fikcia verko.[2]

Unu el ĉefaj demandoj pri la filmo estas ĉu Mookie "faras ĝuste", kiel diras la filmotitolo, kiam li ĵetas la rubujon kontraŭ la fenestro de la picejo startigante la tumulton kaj la perforton kontraŭ tiu. La analizistoj diris, unuflanke, ke tio estis ago kiu savis la vivon de Sal, kanaligante la koleron kontraŭ la ejo kaj ne kontraŭ Sal mem, dum aliaj analizistoj diris, ke la ago de Mookie spronis la violenton.[3] Tiu demando estas enkadrita ĉefe de la kontraŭdiraj citaĵoj kiuj fermas la filmon: citaĵo de Martin Luther King, Jr., kiu defendas sintenon de senperforto, dum la alia, de Malcolm X, defendas violentan sintenon kiel pozitiva rimedo kontraŭ la subpremado.[3]

Spike Lee deklaris, ke nur blankulaj spektantoj pridemandis ĉu Mookie faris aŭ ne faris ĝuste, sed neniam nigra spektanto faris tiun demandon.[4] La reĝisoro diris, ke la ŝlosilo de tiu momento de la filmo estas ke Mookie koleras pro la morto de Radio Raheem, kaj ke la polemika temo starigita de la blankulaj spektantoj rilatas al la fakto ke ili valoras plie propraĵon de blankulo super la valoro de vivo de nigrulo.[2]

En junio 2006, la revuo Entertainment Weekly metis Do the Right Thing en la 22a rango de ties listo de la 25 filmoj plej polemikigaj de la historio.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klein, Joe. "Spiked?" Novjorko, 26a de junio 1989: 14–15.
  2. 2,0 2,1 'Spike Lee's Last Word', dokumenta filmo pri la versio en DVD de la kolekto Criterion (2000)
  3. 3,0 3,1 Mark A. Reid (1997) Spike Lee's Do the right thing, alirita la 25an de septembro 2010, Cambridge University Press, p. 43.
  4. Do The Right Thing DVD, Komentarioj de la reĝisoro.
  5. "Las 25 películas más controvertidas de la historia" Arkivigite je 2007-03-14 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20070314000859), Entertainment Weekly, 27a de aŭgusto 2008.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Do the Right Thing en la angla Vikipedio.