Dolina pri Lendavi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dolina pri Lendavi
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 46° 32′ N, 16° 30′ O (mapo)46.53557216.505417Koordinatoj: 46° 32′ N, 16° 30′ O (mapo) [+]
Alto 163,3 m [+]
Areo 6,69 km² ( 669 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Dolina pri Lendavi
Information icon.svg
vdr

Dolina pri Lendavi, hungare Völgyifalu estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Lendava.

Municipo Lendava en Slovenio, kie Dolina pri Lendavi troviĝas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Dolina pri Lendavi situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flanka vojo. Ĉe la hungara flanko troviĝas Lovászi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis fine de la 1-a mondmilito Völgyifalu apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la vilaĝon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.