Dolmeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Hunebed D14 eexterhalte.jpg
Dolmeno D14 en Eexterhalte Nederlando

Dolmeno estas ŝtonĉambro konsistanta el grandaj starantaj ŝtonoj (t.e. migraj blokoj) kovritaj de slabegoj. Per pli malgrandaj ŝtonoj oni ofte, sed ne ĉiam, faris enirejon je la flanko. La tuto estis kovrita per tero, tiel ke ekestis fortika altaĵo.

Dolmeno devenas de la bretona: "taol" (kies prononco estas [taol]) signifas "tablo", kaj "maen" (kies prononco estas [mɛn]) signifas "ŝtono". La vorto estis enkondukita en la arkeologia uzo de Théophile Corret de la Tour d'Auvergne.

Dolmenoj kaj kompareblaj, de homoj faritaj, strukturoj troviĝas en la tuta Nord-okcidenta Eŭropo de Portugalio ĝis Danlando kaj en Britio kaj Irlando. Kelkaj estas je la interno provizitaj per epigrafoj aŭ ornamaĵoj kiuj estas ĉizitaj en la ŝtono.

En Germanio la dolmenoj estas nomitaj tomboj de gigantoj.

La dolmenoj estis konstruitaj en la ŝtonepoko, antaŭ ĉirkaŭ 5000 jaroj, de popoloj kiuj estas indikataj per la kolektiva nomo Funelpokalkulturo. La nomo estas derivita de la formo de ilia vazaro. Tiuj popoloj verŝajne ne konsistis el homogena grupo pro la granda regiono de disvastiĝo. Pri la historio de tiu popolo tre malmulte estas konata. La grandaj ŝtonoj, el kiuj konsistas la dolmenoj, migris dum la glaciepoko kun la tiamaj glaciejoj el la nordo suden. Dum la migrado ili estis rondigitaj.

Sciencistoj opinias, ke dolmeno estis prahistoria tomboĉambro. Tio tamen ne estis science pruvita, ĉar skeletoj aŭ homaj restaĵoj el tiu epoko ne estis trovitaj. La kaŭzo estas la stato de la grundo: skeletoj povas tute perei en ĝi. Tamen oni trovis grandan nombron da potoj kaj objektoj en preskaŭ ĉiuj dolmenoj. Ĉi lasta povus indiki ke dolmenoj estis uzataj kiel tombejo. Eble dolmenoj havis religian signifon por ĉi tiuj homoj kaj funkciis kiel sanktejoj.

Similaj tombejoj troviĝas je pluraj lokoj en la mondo, kaj oni diras ke Koreio havas duonon de la mondtotalo sur sia teritorio, konstruitaj en la 1-a jarmilo a.K.. La dolmeno en Ganghwa estas norda tipo, tabloforma dolmeno kie oni okazigis prapatrajn ritojn. La plej granda dolmena ŝtono troviĝas en Suda Koreio, kaj mezuras 2,6 × 7,1 × 5,5 metrojn.

Dolmenoj troviĝas ankaŭ en Sirio sur la Golana Altaĵo.

vidu ankaŭ

ReVo  Dolmeno en ReVo


Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube