Dolnji Lakoš

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dolnji Lakoš, hungare Alsólakos estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Lendava. Dolnji kaj alsó signifas: suba. Paro de tiu vilaĝo estas Gornji Lakoš.

Municipo Lendava en Slovenio, kie Dolnji Lakoš troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Dolnji Lakoš situas sur tre mildaj deklivoj, Muro (rivero) preterfluas (kiu estas samtempe landolimo de Kroatio), laŭ ĉefvojoj Ĉakovec-Lendava kaj Beltinci-Lendava, laŭ fervojo Ĉakovec-Lendava. La lasta urbo troviĝas nur 2 km-ojn.

Historio

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. Ĝis fine de la 1-a mondmilito Alsólakos apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la vilaĝon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.