Dolnji Slaveči

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dolnji Slaveči, hungare Alsócsalogány [alŝOĉalogAnj] estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Grad (Slovenio). La loknomo en ambaŭ lingvoj signifas: suba najtingalo. La historia hungara nomo ĝis 1890 estis Alsószlavecsa, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon. Paro de Dolnji Slaveči estas Gornji Slaveči.

Municipo Grad en Slovenio, kie Dolnji Slaveči troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Dolnji Slaveči situas en valo laŭ rojo, laŭ traira flankovojo.

Historio

Dum la hungara regado oni nombris en Alsócsalogány 133 domojn kaj 707 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1981 kaj en 1988 vilaĝaj festegoj okazis.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si