Domaro Gozsdu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domaro Gozsdu
konstruaĵa komplekso
Bazaj datoj
Arkitekto Győző Czigler vd
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Situo
Geografia situo 47° 29′ 55″ N, 19° 3′ 33″ O (mapo)47.49860119.059088Koordinatoj: 47° 29′ 55″ N, 19° 3′ 33″ O (mapo)
Domaro Gozsdu (Budapeŝto)
Domaro Gozsdu (Budapeŝto)
DEC
Domaro Gozsdu
Domaro Gozsdu
Situo de Domaro Gozsdu
Map
Domaro Gozsdu
vdr

La Domaro Gozsdu [goĵdu] estas 7 trietaĝaj loĝdomoj (4800 m²) kune kun internaj 6 kortoj en Budapeŝto (en Erzsébetváros (distrikto)), krome aparta trietaĝa loĝdomo iom aparte (nun jam parkumeja domo). Ili estas historiaj monumentoj, la najbareco estas Monda Heredaĵo de UNESKO. La origina hungara nomo estas Gozsdu-udvar (Gozsdu-korto), kiu ne esprimas perfekte la konstruaĵojn, ja temas nur pri korto.

Unu el la domoj kaj kortoj
Reliefo pri Manó Gozsdu
Unu el la enirejoj el la strato
La alia enirejo

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu areo kuŝis ekster urbomuroj de Pest (urbo) en la 18-a kaj frua 19-a jarcentoj, tial estis tie nur negravaj domoj. En la 1830-aj jaroj rumana advokato Manó Gozsdu estis fama kaj riĉa en la urbo. Li aĉetis domojn kaj parcelojn pro investado en la menciita areo. La domaroj estis konstruitaj inter 1900–1902 fare de fondaĵo Gozsdu laŭ projektoj de Győző Czigler. Tiuj domoj estis parto de la juda getto dum la nazia erao (1944-1945), sed pli frue tie estis juda centro pri preĝdomoj kaj aliaj kulturaj ĉambroj.

En 1952 la hungara ŝtato prenis la domojn (tio estis ŝtatiĝo), en la sekva jaro ankaŭ Rumanio akceptis ĝin. Teorie tio estus rumana posedaĵo, sed samtempe en Transilvanio la rumanoj prenis pli multe da hungaraj havaĵoj, tial repeto de la Domaro estus malbona negoco por Rumanio. En 1999 Hungario vendis la Domaron al negocistoj. Inter 2002 kaj 2008 plena rekonstruado okazis, poste la Domaro iĝis vigla turisma celloko kun restoracioj, kafejoj, distrejoj, drinkejoj, butikoj.

Domoj[redakti | redakti fonton]

La unikaĵo de la domoj estas tio, ke funkcias aleo aŭ trairejo tra la domoj, kio kondukas ĉiujn kortojn. La aleo longas 200 metrojn kaj ĉe la kortoj estas 12 000 m² por komercado aŭ gastado. La menciita aparta domo estas parkumeja domo, kiu estas alirebla perpiede el la kortoj tra ŝtala-vitra ponto. En la domoj la loĝejoj estas luksaj.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]