Dombresson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dombresson
Blazono de Dombresson
Blazono de Dombresson
Blazono de Dombresson
vilaĝo • former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Val-de-Ruz
Koordinatoj  47° 4′ 20″ N 6° 57′ 35″ O / 47.07222 °N, 6.95972 °O / 47.07222; 6.95972 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 20″ N 6° 57′ 35″ O / 47.07222 °N, 6.95972 °O / 47.07222; 6.95972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1582
Areo 12,77 km²
Alteco 742 m super marnivelo
Poŝtkodo 2056
Mapo de Dombresson
Mapo de Dombresson
Mapo de Dombresson
vdr

Dombresson estis ĝis la 31-a de decembro komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Ruz. Dombresson havis 1582 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Domresson situas en la Neŭŝatela Ĵuraso en la norda flanko de la Valo de Ruz proksimume 9 kilometrojn nordnordoriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. Tra la komunumo fluas la rivero Seyon. La plej alta punkto de la komunumo situas en la arbaro du Coty sur alteco de 1245 m s.m. sur kresto, kiu apartenas al Mont d'Amin. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Dombresson, Les Vieux Prés sur alteco de 1030 m s.m. kaj La Joux du Plane sur alteco de 1180 m s.m., kaj multnombraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,77 km², de kiuj 36,0% estas kovritaj de arbaro, 58,7% servas por agrikulturo kaj 5,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dombresson limas en nordo al Sonvilier (BE), en nordoriento al Le Pâquier, en sudoriento al Villiers, en sudo al Savagnier, kaj en okcidento al Chézard-Saint-Martin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1356 de Cernier al Saint-Imier kaj la vojo nr-o 1003 kondukas de Dombresson sudokcidenten al Valangin. Per la buslinio de Neŭŝatelo al Villiers la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De 1903 ĝis 1948 ekzistis tramlinio, kiu kondukis de Villiers al Les Hauts-Geneveys.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Dombresson datiĝas el la jaro 1178 kiel Danbrizun. En Dombresson en la jaro 1824 estis malkovrita deponejo de 400 romiaj moneroj el arĝento kaj oro, produktitaj en la jaro 145 a.K. ĝis 55. Dum mezepoko Dombresson apartenis al la Senjorujo kaj poste Majorujo Valangin. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Dombresson kun 14 aliaj komunumoj de la distrikto kuniĝos al la nova komunumo Val-de-Ruz.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]