Domenico Tintoretto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Domenico Robusti)
Domenico Tintoretto
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1560 (1560-01-01)
en Venecio
Morto 17-an de majo 1635 (1635-05-17) (75-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Patro Tintoretto
Patrino Faustina de Vescovi
Frat(in)oj Marietta Robusti • Marco Tintoretto
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Portrait of a Young Man, possibly G. Pesaro
vdr
Galileo Galilei, portreto de Domenico Tintoretto.

Domenico Robusti, konata ankaŭ kiel Domenico TINTORETTO, (1560 – 17a de majo 1635) estis itala pentristo el Venecio. Li edukiĝis sub tutorado de sia patro, la pli fama pentristo Jakopo Tintoretto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Estante 17-jaraĝa, li iĝis membro de la Venecia pentristaro kaj, por pluigi sian trejnadon, li laboris kun sia patro plenumante pentraĵojn en la Doĝo-palaco en Venecio. Domenico poste eklaboris sendepende en la palaco, fokusante sian verkaron al historiaj temoj, kiel kompleksaj aranĝoj de multoblaj figuroj en batalscenoj. Sed laŭlonge de sia vivo, Domenico ankaŭ pentris kelkajn religiajn komisiojn. Kelkaj el liaj famaj altarpecoj estas "Sankta Georgo mortigante la drakon" en San Giorgio Maggiore, Transigo de la korpo de Sankta Marko al Venecio en Scuola de San Marco, Apero de Sankta Marko en la Duka Preĝejo, kaj altarpecoj en Modeno kaj Rimini. Menciindaj estas ankaŭ la murpentraĵoj de Domenico en la Duka Palaco kaj en la Scuola di San Giovanni Evangelista, kaj la Pesto de Venecio en San Francesco della Vigna.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Edward Chaney kaj Timothy Wilks, The Jacobean Grand Tour: Early Stuart Travellers in Europe (I.B. Tauris: London, 2014)
  • “Domenico Tintoretto.” Grove Art Online.
  • “A Portrait by Domenico Tintoretto.” The Connoisseur. Vol. 97, 1936, p. 160.
  • Ridolfi, Carlo. The Life of Tintoretto and of his Children Domenico and Marietta. The Pennsylvania State University Press: London, 1984.
  • Tietze-Conrat, E. “The Holkham Venus in the Metropolitan Museum.” The Art Bulletin. Vol. 26, No. 4 (Dec., 1944), pp. 266–270.