Dominga sukceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laborista termito en Dominga sukceno.

Dominga sukceno estas sukceno el Domingo derivita el rezino de formortinta arbo Hymenaea protera.

Dominga sukceno diferenciĝas el la Balta sukceno je tio ke ĝi estas preskaŭ ĉiam travidebla, kaj ĝi havas pli altan nombron de fosiliaj inkludaĵoj. Tio ebligis la detalan rekonstruadon de la ekosistemo de delonge formortinta tropika arbaro.[1]

Studo de komenco de la 1990-aj jaroj havigis daton de ĝis antaŭ 40 milionoj da jaroj.[2] Tamen, laŭ Poinar,[1] Dominga sukceno datas el Oligoceno ĝis Mioceno, tiel el antaŭ 25 milionoj da jaroj. La plej malnova, kaj plej dura el tiu sukceno venas el la montara regiono norde de Santiago.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 George Poinar, Jr. kaj Roberta Poinar, 1999. The Amber Forest: A Reconstruction of a Vanished World, (Princeton University Press) ISBN 0-691-02888-5
  2. Browne, Malcolm W. (1992-09-25). "40-Million-Year-Old Extinct Bee Yields Oldest Genetic Material". New York Times. Alirita en 2008-04-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]