Domo Serralves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo Serralves
domego • kultura heredo
Bazaj datoj
Konstrustilo artdekora arkitekturo vd
Arkitekto José Marques da Silva • Charles Siclis vd
Estiĝo 1944
Lando Portugalio vd
Situo Lordelo do Ouro e Massarelos
Adreso Rua de Serralves, 977
Situo
Geografia situo 41° 9′ 31″ N, 8° 39′ 28″ U (mapo)41.1585-8.6577Koordinatoj: 41° 9′ 31″ N, 8° 39′ 28″ U (mapo) [+]
Domo Serralves (Porto)
Domo Serralves (Porto)
DEC
Domo Serralves
Domo Serralves
Situo de Domo Serralves
Map
Domo Serralves
Parto de Iconic Houses Network vd
Posedata de Fundação de Serralves vd
vdr

La Domo Serralves estas en la Parko Serralves, en la submunicipo (freguesia) Lordelo do Ouro, en la urbo kaj distrikto de Porto, Portugalio. Ĝi estas en la antikva bieno (quinta) de la grafo de Vizela, en la rura zono de Porto, kaj konsiderata unika montro de la arkitekturo "Art Déco" en la lando.

La konstruaĵo servas kiel sidejo de la Fondaĵo Serralves, kaj kiel etendo de la Muzeo de Nuntempa Arto, uzata por portempaj ekspozicioj. Ties fasado estas ĉe Rua de Serralves kaj la ĉefa enirejo estas en la Avenuo Marechal Gomes da Costa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La projekto estis de la franca arkitekto Charles Siclis, kaj plenumis ĝin la portugala arkitekto Marques da Silva. La projekto de la ĝardenoj, de Jacques Gréber, datas de 1932. La verkoj kaj de ĝardenoj kaj de la domo finkompletiĝis en 1940. Ĝis la 1980-aj jaroj la loko restis nealirebla al publiko ĝis en 1986 la ŝtato reprezentita de Teresa Patrício Gouveia, tiam Sekretariino de Ŝtato pri Kulturo, akiris la bienon el la heredantoj de Delfim Ferreira kaj ekde tiam oni permesis malfermon al la urbo. Tiam ĝi iĝis centro de grava kultura kaj arta kerno, kiu enhavis la domon, la ĝardenojn, la bienon kaj Muzeon de Nuntempa Arto.

La aĉeto oficialiĝis en 1987; kaj en 1989 oni kreis la Fondaĵon Serralves, kiu instalis la muzeon en la ĉefa domo. Ek 1990 la loko estis konsiderata zono de pejzaĝa, urba kaj arkitektura protektado en la Municipa Direktoplano de Porto. En 1996 la komplekso estis klasita kiel "loko de publika intereso".

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Casa de Serralves en la portugala Vikipedio.