Fundação de Serralves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fundação de Serralves
fondaĵo
Komenco 6-a de junio 1999 vd
Geografia situo 41° 9′ 33″ N, 8° 39′ 34″ U (mapo)41.15926-8.65941Koordinatoj: 41° 9′ 33″ N, 8° 39′ 34″ U (mapo)
Lando(j) Portugalio vd
Situo Lordelo do Ouro e Massarelos
Fundação de Serralves (Porto)
Fundação de Serralves (Porto)
DEC
Fundação de Serralves
Fundação de Serralves
Map
Fundação de Serralves
Posedatoj Domo SerralvesParko SerralvesMuzeo de Nuntempa Arto Serralves vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo
vdr

La Fondaĵo Serralves (Fundação de Serralves) estas en la Parko Serralves en la urbo Porto, Portugalio, en kiu estas la Domo Serralves kaj la Muzeo de Nuntempa Arto Serralves.

La Fondaĵo Serralves estis fondita en 1989, kiel rezulto de partnereco inter la Portugala Registaro, kaj publikaj kaj privataj institucioj. La publikigo de la statutoj kaj sociaj organoj estis farita per la Dekreto-Leĝo nº 240-A/89, estante ĉefministro Aníbal Cavaco Silva.

Dekomence estis privataj loĝejoj, kaj la Domo kaj la Parko estas plenumoj de la deziroj de Carlos Alberto Cabral (1895-1968), Dua Grafo de Vizela. Je la 25º Datreveno de ties fondaĵo la fondaĵo ricevis al 3an de Decembro 2014 la Militordenon de Sant'Iago da Espada.

La parko[redakti | redakti fonton]

La Parko Serralves (Parque de Serralves) estas parko de 18 hektaroj kiu ĉirkaŭas la konstruaĵon de la Muzeo de Nuntempa Arto Serralves (Fundação de Serralves), kiu estis projekciita de la arkitekto Siza Vieira. Laŭlonge de la parko estas ekspoziciitaj artaĵoj de diversaj nuntempaj artistoj, apude al la tipa flaŭro de la Norda Regiono, kiel kverkoj, betuloj kaj taksuso.

La domo[redakti | redakti fonton]

La projekto estis de la franca arkitekto Charles Siclis, kaj plenumis ĝin la portugala arkitekto Marques da Silva. La projekto de la ĝardenoj, de Jacques Gréber, datas de 1932. La verkoj kaj de ĝardenoj kaj de la domo finkompletiĝis en 1940. La aĉeto fare de la ŝtato oficialiĝis en 1987; kaj en 1989 oni kreis la Fondaĵon Serralves, kiu instalis la muzeon en la ĉefa domo. Ekde 1990 la loko estis konsiderata zono de pejzaĝa, urba kaj arkitektura protektado en la Municipa Direktoplano de Porto. En 1996 la komplekso estis klasita kiel "loko de publika intereso".

La muzeo[redakti | redakti fonton]

La Muzeo Serralves (Museu de Arte Contemporânea da Fundação de Serralves), estas konsiderata unu de la plej bonaj muzeoj de Eŭropo dediĉitaj al nuntempa arto, posedanta artaĵojn de kelkaj el la plej gravaj nuntempaj artistoj, kiel Andy Warhol, Keith Haring, Claes Oldenburg, Anselm Kiefer, Gerhard Richter, Cindy Sherman, Steve McQueen kaj Joan Miró.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fundação de Serralves en la portugala Vikipedio.