Muzeo de Nuntempa Arto Serralves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Nuntempa Arto Serralves
arta muzeo • muzea konstruaĵo
Lando Portugalio vd
Situo Lordelo do Ouro e Massarelos
Posedanto Fundação de Serralves vd
Arkitekto(j) Álvaro Siza Vieira vd
Estiĝo 1990
Koordinatoj 41° 9′ 33″ N, 8° 39′ 34″ U (mapo)41.15913333-8.65945278Koordinatoj: 41° 9′ 33″ N, 8° 39′ 34″ U (mapo)
Muzeo de Nuntempa Arto Serralves (Porto)
Muzeo de Nuntempa Arto Serralves (Porto)
DEC
Muzeo de Nuntempa Arto Serralves
Muzeo de Nuntempa Arto Serralves
Situo de Muzeo de Nuntempa Arto Serralves
Map
Muzeo de Nuntempa Arto Serralves
Parto de Parko Serralves vd
Retpaĝo https://www.serralves.pt/pt/museu/
vdr

La Muzeo Serralves (Museu de Arte Contemporânea da Fundação de Serralves), en Porto, Portugalio, estas konsiderata unu de la plej bonaj muzeoj de Eŭropo dediĉitaj al nuntempa arto, posedanta artaĵojn de kelkaj el la plej gravaj nuntempaj artistoj, kiel Andy Warhol, Keith Haring, Claes Oldenburg, Anselm Kiefer, Gerhard Richter, Cindy Sherman, Steve McQueen kaj Joan Miró.

Muzeo Serralves.

La konstruaĵo, projekciita de la arkitekto Siza Vieira, kaj estas ĉirkaŭita de la Parko Serralves (de ĉirkaŭ 3,5 hektaroj), kie estas ankaŭ artaĵoj de kelkaj nuntempaj artistoj, kiuj estas ekspoziciitaj inter flaŭro tipa de la Norda Regiono, kiel kverkoj, betuloj kaj taksuso.

La Muzeo estas konsiderata spaco de referenco, je internacia nivelo, kiel grava areo por nuntempa arto. La permanenta kolekto de la muzeo, en kiu estas artaĵoj de plej gravaj artistoj, estas esence konstituita de verkoj faritaj ekde fino de la 1960-aj jaroj ĝis nuntempe.

La 5a de Aprilo 1990 estis subskribita protokolo inter la portugala ŝtato kaj la Fondaĵo Serralves por kolekti artaĵojn, fare de la Sekretario de Ŝtato pri Kulturo Pedro Santana Lopes. La kontrakto de la projekto de la Museu de Arte Contemporânea estis subskribita kun la arkitekto Siza Vieira la 6an de Marto 1991. La projekto de la Muzeo kandidatiĝis al financado de Eŭropa Unio la 28an de Junio 1995 kaj la 27an de Julio samjare estis prezentita publike fare de la ĉefministro Cavaco Silva. La 27an de Novembro 1996 oni metis la unuan ŝtonon de la Muzeo fare de la ĉefministro António Guterres. La 6an de Junio 1999 estis inaŭgurita en ceremonio prezidita de la Prezidento de la Respubliko Jorge Sampaio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]