Don Abney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Don Abney, vere John Donald Abney, (* 10-an de marto 1923 en Baltimore, Marilando; † 20-an de januaro 2000 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵazpianisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la komenco Abney studis private en Baltimoro. Post la militservo, dum kiu li laboris kiel kornisto en la armebando, li ludis en 1946 komence ĉe Buddy Johnson kaj transloĝigis poste al Novjorko, kie li studis ĉe la Muziklernejo je Manhatano pianon kaj harmonisciencon. Sekve en 1948/49 li muzikis ĉe Wilbur de Paris diksilandon. En la 1950-aj jaroj li laboris kiel solopianisto (1950/51) kaj ĉe Bill Harris kaj Kai Winding, kun Chuck Wayne kaj kun Oscar Pettiford en 1952, post tio kun Sy Oliver, Thelma Carpenter kaj Louie Bellson. En 1955 Abney prezentis en la filmo Pete Kelly's Blues. Per sia studio-orkestro, en kiu ludis i.a. Al Cohn, Joe Wilder, Barry Galbraith kaj Milt Hinton, li akompanis en 1957 Merilinon Monroe je ŝia albumo Moody.

Kun Jazz at the Philharmonic li plurfoje koncertvojaĝis tra Eŭropo. Li prezentis kun multaj grandaj ĵazmuzikistoj, ekz. Louis Armstrong, Ella Fitzgerald, Sarah Vaughan, Oscar Pettiford, Carmen McRae aŭ Betty Carter. Ekde 1960 li laboris kiel studiomuzikisto de la radiostacio NBC; en 1962 li transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, kie li muzikis ĉe Benny Carter, Stan Kenton (1966) kaj en diversaj studiobandoj. Ekde 1969 ĝis 1971 lli estris triopon, en la 1970-aj jaroj li laboris kiel muzikestro por Rosemary Clooney. En 1980 li transloĝigis al Japanujo, kiel li preskaŭ jardekon laboris kiel pianisto. Pro malsano li devis rezigni sian aktivan muzikistolaboron en 1993; nur mallonge antaŭ sia morto Abney reiris al Usono.

Don Abney ankaŭ kunverkis la sonregistraĵojn de Eddie South (1947), Al Sears (Swings the Thing!, 1960) kaj Carol Sloane (1982). Laŭ Leonard Feather kaj Ira Gitler lian ludon influis Nat Cole, Ellis Larkins kaj Art Tatum.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]