Thelma Carpenter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thelma Carpenter
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1922 (1922-01-15)
en Broklino
Morto 14-an de majo 1997 (1997-05-14) (75-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • ĵazmuzikisto • kantisto • filmaktoro vd
Aktiva dum 1932– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thelma CARPENTER (n. 15-an de januaro 1922 en Broklino, Novjorko; m. 14-an de majo 1997 en Manhatano) estis usona ĵazkantistino kaj aktorino. La kantistino ne estas konfuzenda kun la samnoma ludistino de angla bilardo el la 1940-aj jaroj.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Thelma Carpenter jam en la aĝo de kvin jaroj prezentis en la spektaklo Kiddie's Hour, tenis en la aĝo de dek unu propran radiospektaklon ĉe WNYC en Novjorko kaj gajnis poste amatorkonkurson en la harlema teatrejo Apollo. Post kiam John Hammond malkovris ŝin, ŝi unuafoje prezentis dekses-jara en 1939 kiel bandokantistino en la mallongviva orkestro de Teddy Wilson, kun kiu ŝi registroludis la kantojn „Love Grows on the White Oak Tree“ kaj „This is the Moment“ por diskeldonejo Brunswick. En 1939/40 ŝi estis membro de la orkestro de Coleman Hawkins, kun kiu ŝi ĉe Bluebird Records oktobon de 1939 surdiskigis la normkanton „She's Funny That Way“.

En 1943 ŝi anstataŭis Helenon Humes kiel bandkantistino en la Count Basie Orchestra kaj restis du rajojn en la bando; pro la sonregistrada bojkoto tamen ne ekestis sonregistraĵoj ĉe Basie; sed ŝi tutlande populariĝis per koncertvojaĝoj kaj dumnoktaj radioelsendoj. Kun Basie nur ekestis unu ŝelakdisko en la jaro 1944, „I Didn’t Know About You“.

Post tio ŝi anstataŭis Dinahon Shore kiel kantistino en la radiospektaklo de Eddie Cantor (1945/46), kie sci estis la unua nigrula artisto en spektaklo okupita kun blankulaj artistoj. En tiu tempo ŝi registrigis popularajn kantojn kiel „Can't Help Lovin´ That Man“ (por Majestic), „Seems Like Old Times“, „These Foolish Things (Remind Me of You)“ samkiel la patriotajn furorkantojn„Hurry Home“ kaj „My Guy’s Come Back“. Ĉe la kantoj „Joshua Fit De Battle of Jericho“ kaj „American Lullaby“ ŝin akompanis triopo nome Amory Brothers, kiu baldaŭ fariĝis konata kiel Ames Brothers.

La plostajn jarojn ŝi ĉefe prezentis en novjorkaj noktoklubejoj, i.a. en Le Ruban Bleu, Spivy's Roof, Bon Soir kaj Michael's Pub, krome en Bricktop's en Romo. Ŝi ankaŭ kunlaboris je diversaj brodvejaj teatroprezentadoj, ekz. Capitol, Loew's State kaj Palace on Broadway; krome ŝi koncertis kun Duke Ellington Orchestra en Carnegie Hall. Por Columbia ekestis kvar kantoj kiel „Pie in the Basket“ kun la orkestro de Luther Henderson, pro iliaj pikemaj tekstoj la radiostacioj ne dissendis ilin.

Dumpaŝe de sia kantistina kariero Carpenter faris sonregistraĵojn por la eldonejoj Majestic, RCA Victor, Columbia kaj Coral Records, i.a. kun muzikistoj kiel Don Abney kaj Herman Chittison; ŝia kanto aluda al Elvis Presley „Yes I'm Lonesome Tonight“ en 1961 atingis rangon inter la unuaj 60 de la furorkantolisto de Billboard.

Jam en 1952 Carpenter aktoris en la revuo „Shuffle Along” ĉe Brodvejo; poste ŝi anstataŭis Pearl Bailey en la titolrolo en la muzikalo 'Hello, Dolly!. Fine de la 1970-aj jaroj Sidney Lumet dungis ŝin por la rolo de Miss One en la filmo The Wiz, kie ŝi aktoris ĉeflanke de Diana Ross kaj Michael Jackson. En 1982 ŝi rolis la patrinon de Gregory kaj Maurice Hines en la filmo de Francis Ford Coppola The Cotton Club; en 1989 ŝi laboris denove por Coppola en la kompilofilmo New York Stories.

Thelma Carpenter ankoraŭ ĝis sia morto prezentis kadre de televidserioj, ekz. en la situacia komedio Cosby.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Herman Chittison Trio with Thelma Carpenter (Discovery Records, eld. en 1988)
  • A Souvenir (Audiophile, ed. 1997)
  • Seems Like Old Times (Sepia, ed. 2006)

Aktorado en kinofilmoj[redakti | redakti fonton]

  • The Devil's Daughter (1973)
  • The Wiz (1978)
  • The Cotton Club (1984)
  • New York Stories (1989)

Aktorado en televidserioj[redakti | redakti fonton]

  • Cosby, (televidserio, seriero: "No Nudes Is Good Nudes")
  • Love Boat- serieroj: "Lady from Sunshine Gardens", "Eye of the Beholder", "Bugged"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]