Don Bluth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Don Bluth
Persona informo
Naskonomo Donald Virgil Bluth
Naskiĝo 13-an de septembro 1937 (1937-09-13) (86-jaraĝa)
en El Paso
Lingvoj angla
Loĝloko El Paso • Payson • Santa MonicaLos-AnĝelesoArgentinoLos-AnĝelesoFeniksoScottsdale
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Brigham YoungUniversitato Brigham Young • Springville High School
Familio
Patro Virgil Ronceal Bluth
Patrino Emaline Pratt
Frat(in)o Toby Bluth
Parencoj Mitt Romney
Helaman Pratt
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • movbildofaristo de rolulo • reĝisoro
Verkoj Dragon's Lair
The Secret of NIMH
An American Tail
The Land Before Time
All Dogs Go to Heaven
Anastasia
Titan A.E.
Thumbelina
TTT
Retejo http://www.donbluthanimation.com
vdr

Donald Virgil "Don" Bluth (naskiĝis la 13-an de septembro 1937 en El Paso, Teksaso) estas usona animaciisto, kinreĝisoro, produktoro, verkisto, videoluda dezajnisto kaj posedanto de sendependa studio, kiu famiĝis ĉefe pro sia disiĝo el The Walt Disney Company en 1979 kaj sia sekva reĝisorado de animaciaj filmoj kiaj The Secret of NIMH (1982), An American Tail (1986), The Land Before Time (1988), All Dogs Go to Heaven (1989) kaj Anastasia (1997), kaj sia engaĝiĝo en la laserdiska videoludo nome Dragon's Lair.

Li estas konata ankaŭ pro konkurenco kun Disney dum la jaroj de la Disneja Renesanco (1989-1999). Liaj filmoj emas iĝi pli malmildaj kaj pli energiaj portretoj ol tiuj de Disnejaj filmoj. Ofte liaj filmoj inkludas mistikan elementon kun misteraj, neklarigeblaj fortoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post li finis sian studadon ĉe la Universitato Brigham Young en 1955, li rapide trovis postenon en The Walt Disney Company kiel helpisto de la animaciisto John Lounsbery en la filmo Sleeping Beauty (1959), sed post tio li lasis la kompanion por iri misie al Argentino nome de sia eklezio.

En 1967, post reveni al Usono, li diplomiĝis je Anglalingva Literaturo, denove en Brigham Young, kaj poste li aliĝis refoje al Disney en 1971, kie li estis parto de la animacia teamo en Robin Hood (1973), The Rescuers (1977) kaj Pete's Dragon (1977). Dum la 1970-a jardeko li konis la animaciiston Gary Goldman, kiu iĝis sia plej bona amiko, kaj aliajn kompanianojn kiuj eklaboris en la nova studio de Bluth, kiu estus nova konkurenco por Disney en la animacia merkato. La studio estis fondita en 1979.

La unua longfilmo de Bluth kiel reĝisoro estis The Secret of NIMH. Eĉ se ĝi ne estis granda sukceso, oni konsideras ĝin kiel la majstroverkon de Bluth.[1] Pli sukcesaj estis la postaj filmoj The Land Before Time kaj An American Tail, kiuj havis pluraj daŭrigojn produktitajn dum la 1990-aj jaroj.

Post la sukceso de Anastasia en 1997, Bluth kaj FOX decidis realigi la ambician projekton Titan A.E., kiu estis malsukcesa (nur estis enspezitaj 37 milionoj da usonaj dolaroj tutmonde).[2] Tio kaŭzis la porĉiaman fermon de FOX Animation Studios. Tamen, Titan A.E. nun estas konsiderata kiel kultfilmo.[3]

En 2015 Don Bluth kaj Gary Goldman starigis kampanjon per Kickstarter esperante revivigi la tradician manfaritan animacion per animacia longfilmo de la videoludo Dragon's Lair. La celo de 250.000 usonaj dolaroj ne estis atingita antaŭ la limdato, sed la kampanjo poste estis starigita en Indiegogo. La 14-an de decembro 2015, la projekto atingis la moncelon. En februaro 2018 la tuta enspezo superis la kvanton de 728.000 dolaroj.[4]​ En 2019, komenciĝis la produktadon de Dragon's Lair, kaj estis restarigita en 2021 post provizora ĉeso kaŭze de la kronvirusa pandemio.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]