Donŝjanga lingvo
Donŝjanga lingvo | |
Santa (Dongxiang) | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Shirongolic | |
Parolata en | Ĉinio: provincoj Gansuo, aparte la aŭtonoma prefektejo Linŝia Hui kaj Ŝinĝango, aparte Ŝinĝangote la aŭtonoma prefektejo Ili Kazaĥ |
Parolantoj | 250 000 |
Lingvistika klasifiko | |
| |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sce |
ISO 639-3 | sce |
Glottolog | dong1285 |
Angla nomo | Dongxiang |
Franca nomo | dongxiang |
La donŝjanga lingvo (东乡语), ankaŭ nomata Dongxiang, propralingve Santa aŭ Sarta, estas membro de la mongola lingvaro. Ĝin parolas la donŝjangoj (Dongxiang) en nordokcidenta Ĉinio.
Fonologio
[redakti | redakti fonton]La lingvo nek havas vokalharmonion nek distingojn de vokala longo.
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Samkiel aliaj membroj de la mongola lingvaro, frazoj de la donŝjanga baze havas la vortordon subjekto-objekto-verbo. Tamen en la regiono Linxia, sub influo de la ĉinaj dialektoj parolataj fare de la najbaraj Hui, ankaŭ observiĝis frazoj de la tipo subjekto-verbo-objekto.
Skribsistemoj
[redakti | redakti fonton]Multaj parolantoj de la lingvoj havas konon de la araba lingvo, kaj rezulte la araba alfabeto ofte uzatas por neoficiale skribi la lingvon.
Skriba normo per la latina alfabeto baze de simila normo por la tua lingvo estis rekomendita fine de la 20-a jarcento, sed ĝis nun tiu normo malmulte uzatas.
Numeraloj
[redakti | redakti fonton]Esperanto | Mongole | Donŝjange | |
1 | Unu | Nigen | Niy |
2 | Du | Qoyar | Ghua |
3 | Tri | Ghurban | Ghuran |
4 | Kvar | Dorben | Jierang |
5 | Kvin | Tabun | Tawun |
6 | Ses | Jirghughan | Jirghun |
7 | Sep | Dologhan | Dolon |
8 | Ok | Naiman | Naiman |
9 | Naŭ | Yisun | Yysun |
10 | Dek | Arban | Haron |