Doroteo Holland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doroteo Holland
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1920 (1920-05-28)
en Ĉikago
Morto 27-an de februaro 2019 (2019-02-27) (98-jaraĝa)
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dorothy BurnhamDoroteo Holland (naskiĝis la 28-an de Majo, 1920 en Ĉikago, Ilinojso - forpasis la 27-an de Februaro, 2019)

Ŝi edziniĝis kun Roy Holland la 7-an de Januaro 1945.

Doroteo lernis Esperanton per lernolibro en 1946 kaj refondis la Esperanto-Societon de Ĉikago kune kun Roy kaj aliaj samideanoj post la Dua Mondmilito. Ŝi estis tre aktiva en la movado en Ĉikago, Fayetteville (Arkansaso), kaj Santa Barbara (Kalifornio). Ŝia loka grupo dum multaj jaroj estis La Esperanto-Rondeto de Santa Barbara.

Ŝi partoprenis Landajn Kongresojn, kursojn ĉe NASK, kaj Universalajn Kongresojn. Ŝi instruis Esperanton ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Santa Barbara en 1970 kaj 1971.

Ŝi membriĝis en Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) en 1963 kaj redaktis ties bultenon ekde tiam ĝis 2011. Ŝi kaj Roy verkis la Usonan Ekzamenan Servon kun tri niveloj, kiujn ŝi administris, kaj la unuan nivelon de la Perkoresponda Servo. Ŝi estis la eduka sekretario de AAIE multajn jarojn. Pro sia sindona laboro por AAIE, ŝi iĝis honora membro de AAIE en 2010.

Ekde 1946 kiam ŝi lernis Esperanton, S-ino Holland komencis vastan mondkorespondon kaj instruis la internacian lingvon. En 1948, ŝi estis unu el la fondintoj de la nuna Esperanto-Societo de Chicago. Ŝi verkis radiokurson por Stacio WSEL. En 1955 ŝi ĉeestis kun edzo Roy sian unuan Universalan Kongreson en Bolonjo, Italio. Post tio ŝi partoprenis kongresojn en Harrogate, Rejkjavik, Lucerno, Braziljo, Budapeŝto kaj Vankuvero. Krom tio ŝi vizitis plumamikojn de Kanariaj Insuloj ĝis Skandinavio.

Sed eble ŝia plej alte taksata kontribuo al la Esperanto-movado estas kiel instruisto, eĉ per brajla koresponda instruado de Esperanto por Hadley School for the Blind (Winnetka IL), kaj kiel administranto de la ELNA-Koresponda Kurso. Simile, ŝi administras la 3-nivelan nacian ekzamenon. Instruistoj-membroj de AATE (American Association of Teachers of Esperanto) konas ŝin pli intime per la paĝoj de ties valorega kvaronjara Bulteno.

Skribis Dorothy: “Mi ne povas imagi mian vivon sen Esperanto…”

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]