Doubrava (Aš)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Doubrava (apartigilo)
Doubrava
germane Grün
vilaĝo
Doubrava
Oficiala nomo: Doubrava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo
Historia regiono Bohemio
Montaro Smrčiny
Najbaras kun Bad Elster Germanio
Rivero Bílý Halštrov
Situo Doubrava
 - alteco 507 m s. m.
 - koordinatoj 50° 15′ 38″ N 12° 14′ 22″ O / 50.26056 °N, 12.23944 °O / 50.26056; 12.23944 (mapo)
Katastro 3,83 km² (383 ha) Doubrava u Aše
Loĝantaro 83 (2021)
Denseco 21,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 352 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Doubrava (Aš)
Portalo pri Ĉeĥio

Doubrava (germane kaj ĝis la jaro 1947 Grün) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo , troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 83 loĝantoj.

Doubrava situas en katastra teritorio Doubrava u Aše kun areo 3,83 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Doubrava situas proksimume 6 kilometroj nordoriente de Aš en supermara alteco 507 metroj. Proksime troviĝas naturparko Halštrov. Doubrava troviĝas sur ŝtatlimo kun Germanio, pli precize kun saksa landa distrikto Vogtland. Tuj malantaŭ la ŝtatlimo troviĝas banloka urbo Bad Elster. Limpasejo inter Doubravou kaj Bad Elsterem, malfermita en la jaro 1996, estis ĝis la jaro 2008 nur turisma, poste ĝi estis malfermita ankaŭ por aŭtomobila transporto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Doubrava estas unuafoje menciata jam en la jaro 1392 kiel posedaĵo de Konrád el Neuberg. En interŝanĝo de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj akiras Doubravon familio de Zedtwitz, kiuj proprumas ĝin dum pluaj 500 jaroj, ĝis la jaro 1945. Ĉirkaŭ la jaro 1600 estis en Doubrava konstruita kastelo, kiu estis en la 18-a jarcento alikonstruita en la novgotikan stilon. Super la enirejo estas enmetita blazono de Zedwitzidoj, devenanta el ruinoj de kastelo en Kopaniny. En a jaro 1990 la konstruaĵo de kastelo estis riparita kaj hodiaŭ ĝi servas kiel restoracio. En la 17-a jarcento ĉi tie ekzistis paperfarejo, kiu eksportis paperon en la tutan Eŭropon, sed post la dua mondmilito ĝi pereis.

En la 19-a jarcento la loko estis ŝatata celo de turistoj, tial ĉi tie ankaŭ troviĝis kvin restoracioj. Post la dua mondmilito kaj post ellandigo de germana loĝantaro la nombro de loĝantoj tre sinkis. Plej grandan nombron de loĝantoj Doubrava atingis en la jaro 1930, kiam ĉi tie vivis en 128 domoj pli ol okcent loĝantoj.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 845 819 845 985 992 895 808 257 180 141 133 89 94 119
Nombro de domoj 88 88 97 100 114 112 128 135 . 42 40 43 44 46

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]