Doubrava (Aš)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Doubrava (apartigilo) |
Doubrava | |
germane Grün | |
vilaĝo | |
Doubrava
| |
Oficiala nomo: Doubrava | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Aš |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Smrčiny |
Najbaras kun | Bad Elster Germanio |
Rivero | Bílý Halštrov |
Situo | Doubrava |
- alteco | 507 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 15′ 38″ N 12° 14′ 22″ O / 50.26056 °N, 12.23944 °O (mapo) |
Katastro | 3,83 km² (383 ha) Doubrava u Aše |
Loĝantaro | 83 (2021) |
Denseco | 21,67 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1392 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 352 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Doubrava (Aš) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Doubrava (germane kaj ĝis la jaro 1947 Grün) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Aš, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 83 loĝantoj.
Doubrava situas en katastra teritorio Doubrava u Aše kun areo 3,83 km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Doubrava situas proksimume 6 kilometroj nordoriente de Aš en supermara alteco 507 metroj. Proksime troviĝas naturparko Halštrov. Doubrava troviĝas sur ŝtatlimo kun Germanio, pli precize kun saksa landa distrikto Vogtland. Tuj malantaŭ la ŝtatlimo troviĝas banloka urbo Bad Elster. Limpasejo inter Doubravou kaj Bad Elsterem, malfermita en la jaro 1996, estis ĝis la jaro 2008 nur turisma, poste ĝi estis malfermita ankaŭ por aŭtomobila transporto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Doubrava estas unuafoje menciata jam en la jaro 1392 kiel posedaĵo de Konrád el Neuberg. En interŝanĝo de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj akiras Doubravon familio de Zedtwitz, kiuj proprumas ĝin dum pluaj 500 jaroj, ĝis la jaro 1945. Ĉirkaŭ la jaro 1600 estis en Doubrava konstruita kastelo, kiu estis en la 18-a jarcento alikonstruita en la novgotikan stilon. Super la enirejo estas enmetita blazono de Zedwitzidoj, devenanta el ruinoj de kastelo en Kopaniny. En la jaro 1990 la konstruaĵo de kastelo estis riparita kaj hodiaŭ ĝi servas kiel restoracio. En la 17-a jarcento ĉi tie ekzistis paperfarejo, kiu eksportis paperon en la tutan Eŭropon, sed post la dua mondmilito ĝi pereis.
En la 19-a jarcento la loko estis ŝatata celo de turistoj, tial ĉi tie ankaŭ troviĝis kvin restoracioj. Post la dua mondmilito kaj post ellandigo de germana loĝantaro la nombro de loĝantoj tre sinkis. Plej grandan nombron de loĝantoj Doubrava atingis en la jaro 1930, kiam ĉi tie vivis en 128 domoj pli ol okcent loĝantoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | 1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | 845 | 819 | 845 | 985 | 992 | 895 | 808 | 257 | 180 | 141 | 133 | 89 | 94 | 119 |
Nombro de domoj | 88 | 88 | 97 | 100 | 114 | 112 | 128 | 135 | . | 42 | 40 | 43 | 44 | 46 |
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Eksa kastelo de Zedtwitzidoj, nun restoracio
-
Pavilono de minerala akvo
-
Reliktoj de malnova paperfarejo
-
Konstruaĵo de eksa teksfabriko Christian Geipel & Sohn
-
Bílý Halštrov proksime de ĉeĥa-saksa limo
|