Drávasztára

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Drávasztára [drAvastAra], kroate Starin estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sellye.

Bazaj informoj

Situo

Drávasztára situas sur ebenaĵo, fine de longa sakovojo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, kiu estas ankaŭ landlimo de Kroatio. Sellye troviĝas 8, Szigetvár 30, Szentlőrinc 33, Pécs 53 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1327 en formo "Ztara". Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio. Tiam la loĝantaro malpliiĝis, en la 18-a jarcento kroatoj alvenis. En 1828 inundo, en 1864 ĥolero, en 1891 incendio okazis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 la kroatoj estis pli, ol la hungaroj.

Vidindaĵoj