Drawn Together

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drawn Together
animacia televida serio
Originala titolo Drawn Together
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro Animacia komedio, realeca televidserio
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 36
Daŭro sen reklamoj 23
Elsendo
Elsendita 27 okt. 2004 – 14 nov. 2007
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Drawn Together estas usona animacia situacia komedio kaj televidserio, elsendita de la kanalo Comedy Central de la 27-a de oktobro 2004 ĝis la 14-a de novembro 2007.

La serio estis kreita de Dave Jeser kaj Matt Silverstein. Ĝi estas parodio de la realeca televidserio The Surreal Life.

La ĉefaj roluloj estas kombinaĵo de personecoj rekoneblaj de la publiko. Drawn Together cetere uzis karikaturojn de famkonataj kartunaj kaj arketipaj figuroj. Tiuj krome parodias personecojn tipe videblajn en realecaj televidserioj.

Comedy Central reklamis ĝin kiel la unuan animacian realecan televidserion. Dum certaj epizodoj, la personoj partoprenas defiojn kiuj estas tre similaj al realecaj televiddefioj, kvankam tiu temo plejparte malaperis en postaj sezonoj.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Princino Clara: fabelprincino, religiema, konservativa kaj rasisma. Ŝi estas bazita sur la rolulo de Arielo de La Marvirineto kaj Belulino de Belulino kaj la Besto, ambaŭ princinoj de Disney.
  • Xandir P. Wifflebottom: bela juna viro kaj malkaŝe samseksema. Heroo de komputila ludo en kiu li estas en konstanta aventuro kies celo estas savi sian "amatinon". Li estas bazita sur la rolulo Link de la Nintendo- ludoj The Legend of Zelda.
  • Kapitano Heroo (Leslie): superheroo, maĉisto, ŝovinisto, perversulo, stulta kaj korneca. Lia rolulo estis bazita surbaze de la rolulo de Superman kaj aliaj superherooj de lia speco. Kvankam tio ne estas eksplicite deklarita, estas implice ke li kaj liaj gepatroj estas judoj. Lia origino estas en la stelo de Zebulon, li nomas sian patrinon "ima" (patrino en la hebrea) kaj li vidiĝas lumigi kandelojn por ŝabato. En lia sekreta kaverno estas grandega malnova ŝekela monero. Krome, estas sugestite ke li kutime amoras kun viroj, kaj ŝajnas ke li havas teruran "enamiĝon" al Xandir; estas sugestita, pli ol unufoje, ke estas forta seksa altiro la inter tiuj du uloj .
  • Foxxy Love: nigra kaj malĉasta muzikisto/mistersolvanto de nefunkcianta hejmo. Vestita kiel vulpo, membro de knabingrupo. Lia rolulo estas surbaze de Valerie Brown de la 1970aj bildstriserio, Juicy and the Posycats.
  • Spanky la Ham: malĝentila kaj rasisma porko. Laboras kiel reprezentanta agento de dosier-kundivida programaro ĉe la interreto. Li estis konvertita al Islamo en aŭgusto 2001. Li rolulo estas surbaze de gravuloj de la filmo The Flash.
  • Ling-Ling: malgranda elektra muso kiu parolas japanan sensencan lingvaĵon, havas voston formitan kiel ekkrio. Li rolulo estas surbaze de Pikaĉuo de la populara Pokemono- serio.
  • Toot Braunstein: sekse malsana virino, manipula kaj desegnita pere de nigrablanka animacio, surbaze de la klasika rolulo Betty Boop. Toot traktas ŝian bildigon kiel sekssimbolo de la 1920-aj jaroj, troa pezo, alkoholismo kaj suicidemo.
  • Wooldoor Jebediah Sockbat: stranga flava estaĵo kun tenilo kiel vosto, surbaze de SpongeBob SquarePants, kaj ankaŭ iom sur Stimpy de The Ren and Stimpy Show.