Dresdena Majribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atako sur la barikadojn ĉe Neumarkt (oleopentraĵo, ekspoziciata en la Urba Muzeo je Dresdeno)

La Dresdena Majribelo ekde la 3-a ĝis la 9-a de majo 1849 – ankaŭ nomata Dresdena Majrevolucio – estis je la fino de la Revolucio de 1848 en Germanujo la provo de la revoluciuloj, detronigi kadre de la regnokonstitucia kampanjo reĝon Frederiko Aŭgusto la 2-a de la Reĝlando Saksujo kaj instali saksan respublikon. Post sufokado de la ribelo la Martorevolucio en Saksujo estis finita, preskaŭ 3 monatojn antaŭ la definitiva sufokado en la ŝtatoj de la germana ligo per la malkonstruado de la fortikaĵo Rastatt en Badeno.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Barikadaj batalantoj en 1849 je Dresdeno

Jam en la antaŭa jaro, komence de la Marta Revolucio, estis okazintaj en 1848 en Saksujo same kiel en multaj aliaj ŝtatoj de la Germana Ligo kaj de Mezeŭropo – deire de la burĝa Februara revolucio en Francujo, liberale kaj demokratie motivitaj revoluciaj eksplodoj, kiuj celis krom la liberaligo de la germanaj princlandoj ankaŭ la nacian unuiĝon de la ŝtatoj de la Germana Ligo en unuecan germanan regnon. Esenca paŝo tiudirekten estis la postulo de tutgermanuja konstitucio, kiun la novformita, demokratie elektita Nacia Asembleo en la Paŭlo-Preĝejo en Frankfurto.

La revoluciaj ribeloj en Saksujo kiel en aliaj princlandoj sekvigis en 1848 relative rapide cedadon de la regantaj princoj. Okazis la instalado de liberalaj t.n. Martoministrejoj, la ĉesigo de la cenzuro, liberigo de la kamparanoj de la feŭdaj devoj kaj aliaj por la epoko relative progresemaj rimedoj. Precipe deire de la plej potencaj princlandoj de la Germana Ligo, la Reĝlando Prusujo kaj la Aŭstra Imperio, venkis tamen jam ekde somero de 1848 iom post iom la kontraŭrevolucio. La frankfurta nacia asembleo disponis pri neniuj propraj potencrimedoj por venkigi sian segitimecon. Kiam la nacia asembleo post longaj disputoriĉaj debatoj tamen prezentis konstitucion, kiu antauvidis tutgermanujan konstitucia monarĥio en malgrand-germanuja kadro (= sen Aŭstrujo) sub estrado de la reĝo de Prusujo, Frederiko Vilhelmo la 4-a von Preußen rifuzis la imperiestran kronon proponitan al li. La prusaj kaj aŭstraj delegitoj estis forlasintaj la nacian asembleon. Ankaŭ Frederiko Aŭgusto la 2-a de Saksujo apartenis al la malamikoj de ĉi tiu konstitucio kaj de konstitucia tugermanuja monarĥio. La konstitucio kaj per tio ankaŭ la unuigo de Germanujo en la tiama momento estis fiaskintaj.

Por protekti la plej gravajn liberalajn progresojn en la unuopaj ŝtatoj, en kelkaj ŝtatoj okazis la tiel nomata regna konstitucia kampanjo. En ties kadro sekvis en kelkaj ŝtatoj denove radikaldemokratiaj revoluciaj puŝoj, la tiel nomataj Majribeloj de 1849. Krom en Saksujo tio ankaŭ okazis en la Ĉefduklando Badeno. La Dresdena Majribelo estis la lasta provo en Saksujo, tie venkigi la atingaĵojn de la Marta Revolucio.

Okazado[redakti | redakti fonton]

La provizora registaro en la urbodomo de Dresdeno
Michail Bakunin (portreto el 1849), unu el la esencaj iniciintoj de la Dresdena Majribelo

La 3-an de majo 1849 en Dresdeno eksplodis la publika ribelo. En la urbo troviĝis nur 1.800 da regulaj armitaj fortoj kun ses ĉevaltiritaj pafilegoj. Revoluciuloj atakprenis la armildeponejon, armitaj anoj de la gimnastikisto-movado okupis la landan parlamenton. La 4-an de majo, frue je la 4.30 horo, la reĝo, la reĝino kaj ĉiuj ministroj forlasis la urbon kaj iris al la fortikaĵo Königstein. La lando estis sen registaro, la administrejoj eĉ ne estis informitaj pri la forvojaĝo de la ministroj. Tzschirner, Heubner kaj Todt – membroj de la disiĝinta planda parlamento – nomumis „provizoran registaron“. La iama greka oficiro Heinze estis elektita kiel ordonestro de ĉiuj saksaj milicioj. La rusa revoluciulo Miĥail Bakunin alvenis la saman tagon en Dresdeno kaj partoprenis la estradon de la ribelo. Prusaj kaj saksaj trupoj sub generalo Friedrich von Waldersee subpremis dum la bataltagoj de la 7-a, 8-a kaj 9-a de majo la ribelon. La estroj Tzschirner, Heubner, Bakunin komence eskapis. Ankaŭ la tiama kortega kapelmajstro Richard Wagner partopreninta la ribelon, kiu estis amiko de Bakunin, kaj la arĥitekto Gottfried Semper, amiko de Wagner, same kiel Friedrich Herman Semmig povis fuĝi el la urbo.[1] Por Dresdeno oni proklamis la sieĝostaton, kiu tamen ne estis realigita. La plej multaj bartalmortintoj estis junuloj, kiuj formis la kernon de la batalantoj. El la 99 identigitaj mortoj proksimume 40 ne devenis el Dresdeno, troviĝis 98 nekonataj mortintoj. El la 114 vunditoj nur 67 estis dresdenanoj. La kompleta nombro de la mortintoj kaj vunditoj surflanke de la popolbatalantoj sumiĝis per tio je 343 homoj.

Bakunin estis kaptita baldaŭ post la ribelo en Chemnitz kaj pli malfrue mortkondamnita, tamen en 1851 lia puno estis reviziita al dumviva mallibereco, kaj li estis finfine disportata al la Rusujo, kie li restis en malliberejo ĝis sia fuĝo pluajn dek jarojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Mehring: Der Maiaufstand in Dresden. En: Der Wahre Jacob. Stutgarto 1899, n-ro 332, pj. 2968-2970.
  • Forschungsinstitut der Friedrich-Ebert-Stiftung (eldonisto): Michael Bakunin, Gottfried Semper, Richard Wagner und der Dresdner Mai-Aufstand 1849. Friedrich-Ebert-Stiftung – Forschungsinstitut, Bonn 1995, ISBN 3-86077-473-5.
  • Armin Gebhardt: Die Dresdner Mairevolution 1849. Tectum-Verlag, Marburgo 2006, ISBN 3-8288-9145-4.
  • Bernd Kramer: Michael Bakunin, Richard Wagner und andere während der Dresdner Mai-Revolution 1849. Kramer, Berlino 1999, ISBN 3-87956-201-6.
  • Hans-Peter Lühr (redaktisto): Der Dresdner Maiaufstand von 1849. Dresdner Geschichtsverein, Dresdeno 1995, ISBN 3-910055-30-3 (Dresdner Hefte 13, 3, 1995 = n-ro 43).
  • Josef Matzerath (eldonisto): Der sächsische König und der Dresdner Maiaufstand. Tagebücher und Aufzeichnungen aus der Revolutionszeit 1848/49. Böhlau, Kolonjo k. a. 1999, ISBN 3-412-15098-3 (Quellen und Materialien zur Geschichte der Wettiner 1).
  • Robert Reinick: Aus Biedermeiertagen. Leteroj de Robert Reinick kaj de liaj amikoj. Eldonita de Johannes Höffner. Velhagen & Klasing, Bielefeld k. a. 1910.
  • Martina Schattkowsky (eldonisto): Dresdner Maiaufstand und Reichsverfassungskampagne 1849. Revolutionäres Nachbeben oder demokratische politische Kultur? Leipziger Universitätsverlag, Lepsiko 2000, ISBN 3-934565-16-6 (Schriften zur sächsischen Landesgeschichte 1).

Literaturaj priverkadoj[redakti | redakti fonton]

  • Marie Norden[2]: Dresdens Maitage. Ein Zeitbild. A. Wienbrack, Lepsiko 1850
  • Katrin Lange: Heubners Kanapee oder Richard Wagner auf den Barrikaden. Eine nachrevolutionäre Betrachtung (radiodramo), unua elsendo 1998, Deutsche Welle

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hugo Dinger: Richard Wagners geistige Entwickelung. Versuch einer Darstellung der Weltanschauung Richard Wagners mit Rücksichtnahme auf deren Verhältnis zu den philosophischen Richtungen der Junghegelianer und Arthur Schopenhauers. E.W. Fritzsch, Lepsiko 1892, p. 226.
  2. Kaŝnomo de Friederike Ernestine Wolfhagen (1812-1878).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]