Dua Greka Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dua Greka Respubliko
1924 – 1935

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
unueca parlamenta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Ligo de Nacioj

vdr
Proklamo de la Dua Greka Respubliko kaj homamaso kun afiŝoj pri Aleksandros Papanastasiou, Georgios Kondilis kaj Alexandros Hatzikyriakos.

La Dua Greka Respubliko estas moderna historiografia esprimo uzata por referenci al la greka ŝtato dum periodo de respublika regado inter 1924 kaj 1935. Pos siaj samtempuloj ĝi estis konata oficiale kiel Greka RespublikoHelena Respubliko (greke Ἑλληνικὴ Δημοκρατία [eliniˈci ðimokraˈti.a]) aŭ pli ofte simple kiel Grekio (greke Ἑλλάς [eˈlas], Hellas). Ĝi okupis teorie la samnomajn teritoriojn de nuntempa Grekio (kun la escepto de Dodekanezo) kaj limis kun Albanio, Jugoslavio, Bulgario, Turkio kaj la Italaj Egeaj Insuloj. La esprimo Dua Respubliko estas uzata por diferenci ĝin el la Unua kaj Tria Grekaj Respublikoj.

La falo de la monarkio estis proklamita de la landa parlamento la 25an de Marto 1924.[1] Relative malgranda lando kun populacio de 6.2 milionoj da loĝantoj en 1928, ĝi okupis totalan areon de 130 199 km². Laŭlonge de ĝia dekunujara historio, en la Dua Respubliko okazis kelkaj el la plej gravaj historiaj momentoj de la historio de la moderna Grekio; el la unua greka militista diktaturo, ĝis la mallongdaŭra demokratia formo de regado kiu sekvis, la normaligo de la Grek-Turkaj rilatoj kio daŭris ĝis la 1950-aj jaroj, kaj ĝis la unuaj sukcesaj klopodos por grave industriigi la landon.

La Dua Greka Respubliko estis abolita la 10an de Oktobro 1935,[2] kaj tiu abolo estis konfirmita pere de referendumo de 3a de Novembro 1935 kio estas amplekse akceptita kiel interplektita kun balota fraŭdo. La falo de la Respubliko finfine malfermis la vojon por ke Grekio iĝu totalisma unupartia ŝtato, kiam Ioannis Metaxas establis la reĝimon de la 4a de Aŭgusto en 1936, kiu daŭris ĝis la okupacio de Grekio en 1941 fare de la Akso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

39° N 22° O / 39 °N, 22 °O / 39; 22 (mapo)Koordinatoj: 39° N 22° O / 39 °N, 22 °O / 39; 22 (mapo)