Duaranga civitano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasporto de Unuiĝintaj Nacioj.

Duaranga civitano estas persono sistema diskriminaciita ene de ŝtato aŭ en alia politika jurisdikcio, spite al la fakto ke ĝi havas formale rajtojn ene de tiu ŝtato. La duarangan civitanecon ĝenerale oni konsideras malobeon al la homaj rajtoj.

Ne temas necese pri sklavoj historie aŭ deliktuloj nuntempe, sed la duaranga civitano havas limigitajn jurajn rajtojn, same kiel limigitajn civilajn rajtojn kaj eblojn disvolviĝi labore kaj ekonomie; kaj ĝi estas ofte suferanta mistraktadon kaj abandonon fare de siaj teoriaj superuloj. Anstataŭ esti protektita jure, tiukadre oni ignoras la ekziston de duaranga civitano kaj eĉ oni povas uzi tiun nocion por ĉikani ĝin (ekzemple en kazoj de misuzo de polica perforto, ofte pro rasaj diferencoj).

La plej gravaj problemojn kiujn frontas duaranga civitano estas perdo de la balotrajto, limigoj kiuj malhelpas labori kiel publika funkciulo aŭ aliĝi al armeo, same kiel restriktoj en la parollibero, edukado, sansistemo, veturlibero kaj asocilibero, portado de armiloj, geedziĝo kaj rajto al propraĵo.

La terminon, oni uzas pejorative, aŭ en kunteksto de aktivismo. La registaroj nuntempe normale ne konfesas la ekzistadon de duaranga civitaneco. Ĉar temas pri neformala termino, la duaranga civitaneco ne estas objektive klasita, sed oni povas citi evidentajn kazojn kiel la reĝimo de rasa segregacio en la sudo de Usono, la apartismo en Sudafriko, baratanoj dum la epoko de Brita Hindio kaj la marĝenigo de grupoi, etnaj malplimultoj, GLAT-personoj en multaj landoj de la tuta mondo, kiuj historie estis priskribitaj kiel suferantoj de duaranga civitaneco.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ciudadano de segunda en la hispana Vikipedio.