Dukoloraj tukanetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dukoloraj tukanetoj
Gujana tukaneto Selenidera culik
Gujana tukaneto
Selenidera culik
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Selenidera
Gould, 1837
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

SelenideraDukoloraj tukanetoj estas genro de birdoj kiu enhavas 5 al 7 specioj de dukromaj tukanetoj en la familio de tukanoj nome Ramfastedoj. Ili troviĝas en pluvarbaroj de malaltaj teroj (sub 1500m) en tropika Sudameriko kun nur unu specio kiu atingas Centramerikon. Oni nomas tukanetoj ankaŭ la membrojn de la parenca genro de Aulacorhynchusverdaj tukanetoj.

Ĉiuj specioj havas verdajn suprajn partojn, ruĝajn subvostajn kovrilplumojn kaj makulon de nuda haŭtaĵo blua aŭ bluverda ĉirkaŭ la okulo. Malkiel plej parto de aliaj tukanoj, ambaŭ seksoj estas diferencaj laŭ koloro (sekse dukromaj; de tie la nomo dukoloraj tukanetoj), do temas pri evidentaj kazoj de Seksa duformismo. Ĉiu masklo havas nigrajn kronon, nukon, gorĝon kaj bruston kaj oranĝoflavan orelstrion. La inoj de plej parto de specioj havas la nigrajn partojn de la masklo anstataŭitajn de tre bruna kaj nur reduktitan aŭ eĉ neestan orelstrion, dum la ino de unu specio, tiu de Gujana tukaneto, havas grizajn subajn partojn kaj ruĝecan nukan kolumon, dum la ino de alia, tiu de Flavorela tukaneto, similas al ties masklo escepte pri la bruna krono kaj manko de orelstrio. La voĉoj de tiuj specioj estas altatonaj kaj kvakaj. Plej parto de specioj estas relative malgrandaj tukanoj kun totala longo de 30-35 cm, sed la Flavorela tukaneto tipe havas totalan longon de proksimume 38 cm.

Tiuj specioj tendencas manxgi solece aŭ laŭ paroj, manĝante ĉefe frukton. Ili estas sufiĉe trankvilaj kaj timidaj birdoj kiuj ĝenerale restas en densa foliaro. La nesto estas kavaĵo en arbotruo kiun la birdoj pligrandigas per elfosado per siaj bekoj. La blankaj ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj.

Specilisto[redakti | redakti fonton]

Speciigo ĉe Selenidera[redakti | redakti fonton]

Distribuo de la ses specioj de Selenidera je1969. "S. maculirostris" korespondas al la populacio nune agnoskata kiel S. gouldii, kun la "veraj" S. maculirostris (ne inkluditaj en tiu mapo) loĝanta en la Atlantika arbaro de orienta Sudameriko.

La genro Selenidera estis uzata de la germana biologo Jürgen Haffer kiel ekzemplo de la hipotezo bazita sur la koncepto de "rifuĝejoj" pri speciigo. Li sugestis, ke la diferencaj specioj evoluis el komuna praulo kies populacio estis fragmentita pro la foriro de la pluvarbaroj en pli sekaj areoj dum periodoj de seka klimato en la epoko de la Pleistoceno. Tiu specio disvolviĝis en kelkaj specioj en tiuj izolitaj rifuĝejoj. Kiam la arbaro etendiĝis denove dum pli humida periodo, la teritorioj de la diversaj specioj etendiĝis ĝis kiam ili kontaktiĝis unu kun alia, formante komplementan bildon de distribuo.

La rifuĝeja hipotezo estas iamaniere pridisputata ĉar estas malmulte da konoj por subteni aŭ malakcepti ĝin. Ĉiukaze tiu estas simple unu el kelkaj konkurencaj hipotezoj klarigontaj la Amazonian biodiversecon, ĉiu el kiuj povas aŭ ne havigi bonan klarigon por la geografia bildo trovata en ĉiu grupo de taksonoj. Ĉikaze, la rifuĝeja hipotezo estas probable ĝusta, ĉar la amazoniaj membroj de la genro Selenidera havas distribuojn centritajn en la plej grandaj riversistemoj; ili povus esti konsiderataj kiel superspecio. Kelkaj aliaj birdoj el la regiono, kontraste, havas fratajn speciojn kiuj estas separataj de la plej grandaj riveroj, kiuj tie ŝajne agadas kiel naturaj baroj al la genfluo. Ĉu la teorio de rifuĝejo aŭ de baro priskribas la distribuon de la superspecioj en la Amazonian baseno plej verŝajne aspektas kiel rekta sekvo de la animala lerteco trapasi plej grandajn akvovojojn. Sed eĉ ĉe la tukanetoj Selenidera kiuj, kvankam tre nemigrantaj, estas teknike disigeblaj amplekse, la Amazona rivero formas baron kiu estis simple tro larĝa por trapasi en signife granda nombro kiel por malhelpi speciigon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen Haffer (1969) Speciation in Amazonian Forest Birds, Science, 165:131-137
  • Jorge R. Rodriguez Mata, Francisco Erize & Maurice Rumboll (2006) A Field Guide to the Birds of South America, Collins, London
  • Christopher Perrins, ed. (2004) The New Encyclopedia of Birds, Oxford University Press, Oxford