Duonkoluma muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duonkoluma muŝkaptulo
Duonkoluma muŝkaptulo inter la Blankakola muŝkaptulo sube kaj la Blanknigra muŝkaptulo
Duonkoluma muŝkaptulo inter la Blankakola muŝkaptulo sube kaj la Blanknigra muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. semitorquata
Ficedula semitorquata
(Homeyer, 1885)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Duonkoluma muŝkaptulo, Ficedula semitorquata, estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj, unu el la kvar specioj de Nigrablankaj muŝkaptuloj de Okcidenta Palearkto. Ili reproduktiĝas en la sudorienta angulo de Eŭropo, Mezoriento kaj sudokcidenta Azio. Ili estas migrantaj, kiuj vintras en Afriko. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Tiu estas 12-13.5 cm longa birdo, intermeza laŭ aspekto inter la Blankakola muŝkaptulo kaj la Blanknigra muŝkaptulo. Ĝi estis ofte klasata kiel subspecio de Blankakola muŝkaptulo.

La reprodukta masklo estas ĉefe nigra supre kaj blanka sube, kun blanka duonkolumo, etende pli ol ĉe la Blanknigra muŝkaptulo sed ne ĝis la nuko kiel ĉe la Blankakola muŝkaptulo, granda blnaka flugilmakulo, markataj blankaj vostobordoj kaj granda blanka fruntomakulo. Ili havas palgrizan pugon. La beko estas nigra kaj havas la larĝan sed pintakran tipon de dumflugaj insektomanĝantoj. Ili ĉefe manĝas insektojn dumfluge, rare ĉasas raŭpojn inter la foliaro kiel la Blanknigra muŝkaptulo.

Nereproduktaj maskloj, inoj kaj junuloj de Duonkoluma muŝkaptulo havas palbrunan koloron anstataŭ nigran, kaj povas esti malfacile distingeblaj el aliaj muŝkaptuloj de la genro Ficedula, ĉefe de la Blankakola muŝkaptulo. Distingilo estas ke la Duonkoluma muŝkaptulo povas montri plian blankan flugilstrion pli supre al la ŝultro, sed multaj individuoj ne estas facile separeblaj en naturo.

Duonkolumaj muŝkaptuloj estas birdoj de zonoj de deciduaj arbaroj, ĉefe de kverkoj kaj karpeno, en montaraj areoj. Ili konstruas malferman neston en arbotruo, kie la ino demetas 4-7 ovojn. Ankaŭ la kanto estas intermeza inter la Blankakola muŝkaptulo kaj la Blanknigra muŝkaptulo, kaj konsistas el mallaŭtaj streĉaj fajfoj, sed ankaŭ el kelkaj ritmaj elementoj.

Referencoj

  • IUCN2006, BirdLife International, 2005, 51688, Ficedula semitorquata, 11a Majo 2006. Preskaŭ Minacata.