Dustria stepkoko
Masklo (maldekstre) kaj ino en la Nacia Parko Kruger, Sudafriko. | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Pterocles bicinctus | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Dustria stepkoko (Pterocles bicinctus) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.
Disvastiĝo kaj subspecioj
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en suda Afriko sed ne en la plej suda pinto, nome en Angolo, Bocvano, Malavio, Mozambiko, Namibio, norda Sudafriko, Zambio kaj Zimbabvo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Temas pri mezgranda birdo 25 cm longa kaj 215-250 g peza la masklo kaj 210-280 g la ino, de tre kamufla kaj strieca plumaro ĉefe ĉe la ino kaj sufiĉe da diferencoj inter ambaŭ seksoj. Okulringo estas flava kaj beko estas oranĝeca. La masklo montras en la frunto rimarkindan bildon de kvin partoj (ĉefe unu nigra inter du blankaj, ĉar la aliaj du estas nur makuletoj kaj ne tutaj partoj kiel ĉe la Liĥtenstajna stepkoko); la malantaŭa krono kaj nuko estas jam nigroblanke punktecaj; subokula vizaĝo, kolo kaj brusto estas sablokoloraj kun duobla nigroblanka strio kiu apartigas la bruston de la ventro. La dorso estas bruna kaj blanke punkteca. La ino estas pli strieca kaj havas sablokolorajn vizaĝon kaj gorĝon. Junuloj estas similaj al inoj; poste en maskloj aperas la fruntaj kaj la brustaj strioj. Flugilpintoj estas malhelaj. En vosto estas fina nigra ondeca strio.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La Dustria stepkoko estas specio malmigranta kaj loĝanta ĉiam en areo de kie ĝi ne malproksimiĝas pli ol 100 km kaj nur pro serĉado de akvo dum seka sezono. Tiu specio estas de krepuska kutimaro por eviti eventualajn predantojn kaj perdon de energion pro la trovarmeco. Ili ekflugas al akvejoj krepuske kaj restas tie ĉirkaŭ duonhoron ĉu krepuske, ĉu nokte, ĉu antaŭ mateniĝo.
Ili manĝas grajnojn en eta areo kiam ne estas varma ĉu frumatene ĉu vespere. La cetero de la tago ili restas senmove sub la ombro en etaj grupoj.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La nesto estas engrunda truo iom kovrita el herberoj kaj kamuflita ĉe herbaro aŭ sub arbo. La paroj nestumas izolite. La ino demetas 2 ĝis 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum 23 aŭ 24 tagoj. La masklo kovas dumnokte kaj la ino dumtage; ambaŭ manĝigas kaj zorgas la idojn, se nur la masklo provizas ilin je akvo en sia ventra plumaro. La idoj ekflugas post 4 semajnoj. La reprodukta sezono okazas diference laŭ la regionoj, sed ĉiam de aprilo ĝis oktobro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]BirdLife International 2004. Pterocles bicinctus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Pterocles bicinctus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693017A93378846. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693017A93378846.en. Alirita 11a de Novembro 2021..
| ||||||||||||||||||


