Eŭfrozino de Polack
Sankta | |||||
Eŭfrozino de Polack | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1103 en Polocka princlando | ||||
Morto | 1167 en Jerusalemo | ||||
Tombo | Polack vd | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | antikva orientslava lingvo vd | ||||
Ŝtataneco | Polocka princlando vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Svjatoslav Vseslavoviĉ de Polock vd | ||||
Patrino | Sofia vd | ||||
Gefratoj | Gradislava Sviataslavna (en) , Vasilko Vseslavitch (fr) , Vyachko Svyatoslavich (en) kaj David Vseslavitch (fr) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monaĥino vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eŭfrozino de Polack (ruse Ефросинья Полоцкая, beloruse Еўфрасіння Полацкая) estis belorusa sanktulino. Ŝia laika nomo estis Predslava. Ŝi naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1101 kaj mortis la 23-an aŭ 25-an de majo 1167.
Eŭfrozino estis nepino de polocka princo Vseslav Braĉislavoviĉ (de lia filo Svjatoslav-Georgij), kaj kieva princo Vladimir Monomaĥ (de lia filino Sofia). En 1113 ŝi fariĝis monaĥino, poste (post 1116) ekloĝis en monaĥa ĉambro en Polocka Sofia Katedralo, kie ŝi komencis en templa libroreskribejo reskribi kaj eble traduki librojn. Ĉirkaŭ 1124 ŝi ricevis de episkopo terenon ĉe Polocko (propraĵo de la katedralo), kie ŝi fondis virinan monaĥejon (Polocka Spaso-Eufrozina monaĥejo), kie ĉirkaŭ 1132 jaro estis konstruita preĝejo. En 1158 jaro mendis en Konstantinopolo kopio de ikono de Dipatrino Odigitrio Efesa por najbara monaĥejo, laŭ ŝia mendo estis farita relikvujo en formo de kruco - Kruco de Eŭfrozino de Polack. Ĉe fonditaj de ŝi monaĥejoj funkciis lernejoj (por lernado de legado, skribado, notlegoscio, eble helena lingvo), librejoj, libroreskribejoj, ikonpentrejoj, hospico. Ŝi mem verkis kaj verkis preĝojn kaj predikojn. En maljuna aĝo ŝi veturis en pilgrimado al Jerusalemo, kie ŝi havis aŭdiencon ĉe la Patriarko de Jerusalemo Luko. Laca pro vojaĝo ŝi malsanis kaj mortis. Estis entombigita en monaĥejo de Sankta Feodosio (ĉe Jerusalemo), En 1187 ŝia relikvo estis transportita al Kievo, en 1910 al Polock. Ŝia honorado komenciĝis en la fino de la 12-a jarcento.