Eŭropa Universitato de Atlantiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Universitato de Atlantiko
privata universitato
moto Ex veritate lux,
ex labore virtus

"De vero, lumo;
de laboro, virto"
Informoj
fondodato 2013
Situo
Geografia situo 43° 27′ 6″ N, 3° 52′ 33″ U (mapo)43.4518-3.8759Koordinatoj: 43° 27′ 6″ N, 3° 52′ 33″ U (mapo)
lando Hispanio
urbo Parque Científico y Tecnológico de Cantabria
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Eŭropa Universitato de Atlantiko (Kantabrio)
Eŭropa Universitato de Atlantiko (Kantabrio)
DEC
Eŭropa Universitato de Atlantiko
Eŭropa Universitato de Atlantiko
Eŭropa Universitato de Atlantiko (Hispanio)
Eŭropa Universitato de Atlantiko (Hispanio)
DEC
Eŭropa Universitato de Atlantiko
Eŭropa Universitato de Atlantiko
Map
Eŭropa Universitato de Atlantiko
vdr

La Eŭropa Universitato de Atlantiko (mallonge UNEATLANTICO) estas privata universitato[1] en Santandero, en Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas en la Scienca kaj Teknologia Parko de Kantabrio.

Ĝi ekfunkciis la 29-an de septembro 2014,[2] kun 8 universitataj titoloj kaj 350 studentoj. La unua promocio ricevos sian titolon dum la kurso 2017-2018. La titoloj estas adaptitaj al la Eŭropa Spaco de Supera Eduko. De ĝi dependas la Centro de Esploro kaj Industria Teknologio de Kantabrio (CITICAN).

Universitata sidejo[redakti | redakti fonton]

La universitato havas areon kun 16.500 kvadrataj metroj en la Scienca kaj Teknologia Parko de Kantabrio, en la urbo Santandero. Kiam konstruado finiĝos, la universitato havos subteran parkejon, aŭlon por 400 homoj, bibliotekon, kafejon, laboratoriojn,komputilejojn, studejojn, gimnastejon, inter aliaj.

Por krei la universitaton, privataj investantoj donis 16.5 milionoj da eŭroj. Oni uzis 14.5 por konstrui la sidejon. Per la restantaj 2 milionoj oni kreis la Centron de Esploro kaj Industria Teknologio de Kantabrio (CITICAN), tio estas, fondaĵon por disvolvi universitatajn projektojn pri scienca esplorado.

Devizo[redakti | redakti fonton]

Ties devizo estas en la latina: Ex veritate lux, ex labore virtus (El vero, lumon; el laboro, virton).

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

  • Facultad de Ciencias de la Salud (sano kaj sporto)
  • Facultad de Ciencias Sociales y Humanidades (sociaj sciencoj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BOE (5-a de julio 2013). Ley 5/2013, de 5 de julio, por la que se reconoce como universidad privada a la Universidad Europea del Atlántico.. Alirita 25-a de julio 2013.
  2. <ref name="El Diario Montañés - UNEATLANTICO abre sus puertas"{{citaĵo el la reto|aŭtoro=El Diario Montañés|titolo=La nueva Universidad se estrena con Ciencias del Deporte y Psicología como títulos estrella|url=http://www.eldiariomontanes.es/cantabria/201409/30/nueva-universidad-estrena-ciencias-20140930000134-v.html%7Calirdato=30-a de septembro 2014|dato=30-a de septembro 2014|cito=El Diario Montañés}}

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]