Eŭropa Areo de Supera Eduko
(Alidirektita el Eŭropa Spaco de Supera Eduko)

la "Eŭropa Areo de Supera Eduko"
La Eŭropa Areo de Supera Eduko (EASE) estas la celo de la Bolonja Procezo - por krei kiel eble plej kompareblan, akordigeblan kaj koheran sistemon de supera eduko en Eŭropo.
Subskribintoj de la Bolonja Deklaracio de 1999,[1] kaj sekve membroj de la Eŭropa Areo de Supera Eduko, estas:
- 1999: Aŭstrio, Belgio (Flandra Komunumo kaj Franca Komunumo de Belgio aparte), Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Islando, Irlando , Italio, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Hispanio, Svedio, Svislando kaj la Unuiĝinta Reĝlando (Britio).
- 2001: Kroatio, Kipro, Liĥtenŝtejno, Turkio, aparte la Eŭropa Komisiono
- 2003: Albanio, Andoro, Bosnio kaj Hercegovino, Nord Makedonio, Rusio, Serbio, Vatikanurbo
- 2005: Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio
- Majo 2007: Montenegro
- 2010: Kazaĥstano
- Majo 2015: Belorusio
Ĉiuj membroŝtatoj de EU partoprenas en la procezo, kaj la Eŭropa Komisiono estas ankaŭ subskribinto. Monako kaj San-Marino estas la solaj membroj de la Konsilio de Eŭropo kiu ne adoptis la procezon.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ artikolo "La Bolonja Deklaracio: Eŭropa Revolucio kun Tutmondaj Implicoj" Arkivigite je 2020-03-24 per la retarkivo Wayback Machine angle el la retejo gmac.com alirita 2020-03-24