Bolonja Deklaracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Bolonja Deklaracio (france Déclaration de Bologne, germane Bologna-Erklärung, hispane Declaración de Bolonia, itale Dichiarazione di Bologna, nederlande Bolognaverklaring; portugale Declaração de Bolonha kaj por la slavaj lingvoj simbole ruse Болонская декларация kaj ukraine Болонська декларація/конвенція, aŭ plene "Komuna Deklaro de la Eŭropaj Ministroj pri Edukado kunvokita en Bolonjo la 19-an de junio 1999")[1] estas la ĉefa gvida dokumento de la Bolonja Procezo, celanta por kunigi eŭropajn superajn edukajn sistemojn. Ĝi estis adoptita de ministroj pri edukado de 29 eŭropaj landoj ĉe ilia kunveno en Bolonjo en 1999.

La celo de la deklaracio estas krei Eŭropan Areon de Supera Eduko en kiu studentoj kaj diplomiĝintoj pova libere moviĝi inter landoj, uzante antaŭajn kvalifikojn en unu lando kiel akcepteblajn enirpostulojn por plua studo en alia.

La ĉefaj celoj interkonsentitaj estis:

  1. "Adopto de sistemo de facile legeblaj kaj kompareblaj gradoj". Tio estas, landoj devus adopti komunajn terminologion kaj normojn
  2. "Adopto de sistemo esence bazita sur du ĉefaj cikloj, bakalaŭra kaj diplomiĝinta. Aliro al la dua ciklo [diploma edukado] devas postuli sukcesan finon de unua ciklo daŭranta minimume tri jarojn. La diplomo donita post la unua ciklo ankaŭ devas esti rilata al la eŭropa labormerkato kiel taŭga nivelo de kvalifiko. La dua ciklo devus konduki al la magistro kaj/aŭ doktoreco kiel en multaj eŭropaj landoj."

Subskribintoj[redakti | redakti fonton]

Subskribintoj de la Bolonja Deklaracio,[2] membroj de la Eŭropa Areo de Supera Eduko, estas:

Ĉiuj membroŝtatoj de EU partoprenas en la procezo, kaj la Eŭropa Komisiono estas ankaŭ subskribinto. Monako kaj San-Marino estas la solaj membroj de la Konsilio de Eŭropo kiu ne adoptis la procezon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informo pri la deklaro jen angle en la retejo magna-charta.org
  2. artikolo "La Bolonja Deklaracio: Eŭropa Revolucio kun Tutmondaj Implicoj" Arkivigite je 2020-03-24 per la retarkivo Wayback Machine angle el la retejo gmac.com alirita 2020-03-24