Eŭstacio de Sebastea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭstacio de Sebastea
Episkopo, monaĥo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 300
en Sivas
Morto 377
Religio arianismo
Profesio
Okupo pastro vd
Episkopo de Sebastea
Dum 356-
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eŭstacio de Sebastea (Sebastea, ĉirkaŭ 300 – 377) estis ariana episkopo kaj armena monaĥo, disĉiplo de Ario, kaj unu el la precipaj epigonoj en la kreado de la monaĥismo en Malgrandazio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

El la malmultaj fontoj informantaj pri li oni deduktas ke li eble esis filo de la episkopo de Sebastea Eŭlalio, metropolito de la romia provinco Armenio. Li fariĝis disĉiplo de Ario kaj estas citita far Bazilo la Granda kiel unu el plej efikaj subtenantoj de lla konfesata doktrino. Post sia ordiniĝo al sacerdoteco, li fondis monaĥan komunumon. Tamen, li fariĝis ankaŭ malŝatata ĉe la ekleziaj hierarkioj pro la ekscesa bizaro de la kutimoj kaj ritoj de lia komunumo kaj estis senigita je rajto sacerdote agadi en sinodo, per la formala motivo laŭ kiu li ne rajtis esti samtempe jen monaĥo jen sacerdoto.

Sinsekvo de la eventoj[redakti | redakti fonton]

En 340 kroma sinodo en la Paflagonio severe kondamnis liajn disĉiplon pro iliaj ideoj kaj konduto: en monaĥaj komunumoj de Eŭstacio, estis kontraŭita la geedziĝo ĝispunkte de la malpermeso komuniki kun edzegitaj homoj, ĉar la geedziĝo malhelpus la savon de la animo. Tiaj pozicioj ilin alproksimigis al la montanistoj kaj enkratistoj. La sinodo de Paflagonio (Gangra) kreis 20 normojn, en kiuj estis rigide malpermesitaj la praktikoj de Sebastea, sen ili rekte kondamni. [1] La palestina historiisto Sozomeno en la Historia Ecclesiastica pensigas ke Eŭstacio submetiĝis al la sinodaj normoj, forlasante kontraŭgeedziĝan fanatismon, tamen en sinsekva sinodo, en Antioĥio, eble en 341 oni vidis Eŭstacion kulpigita, ĉi-foje pri jurrompo, eble pro la ne observata ĵurita submetiĝo.[2] Tamen tiu akuzo ne blokis lian elektiĝon al Episkopo de Sebastea en 356.Tiuepoke Eŭstacio sukcesis profiti de la atento de Sankta Bazilo, kiu, jam antaŭ fondi sian monaĥan komunumon, estis markite influita de lia religia fervoro. Tio estas atestata de la fakto ke sekve Bazilo dediĉe defendis, almenaŭ ĝis 372, la poziciojn de sia amiko kaj majstro Eŭstacio. En 366 Eŭstacio sukcesis konvinki papon Liberon pri la ortodokso de siaj teologiaj pozicioj prezentante kredokonfeson en kiu estis akceptitaj la pozicioj proklamataj en la unua koncilio de Niceo. Sed, spite de tiu formala kredokonfeso antaŭ la papo, substance Eŭstacio restis fidela subtenanto de la ariana tezaro en ties variaj manifestiĝoj, al kiuj manifestis profundan konsenton.

En 373 Eŭstacio ĉefis en la komunumo de la Pneŭmatokoj («Batalantoj kontraŭ la Sankta Spirito»), grupo konfesanta la religiajn tezojn de Makedonio, amiko de Eŭstacio, praktike negantajn la diecon de la Sankta Spirito; pro tiu motivo interrompiĝis la amikeco kun Bazilo. En 385 la sinodo de Meliteno lin eksigis el la ofico de episkopo dum en ĝi estis establita Meletios de Antioĥio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Joseph von Hefele, Conciliengescht, I Ed., p. 777 kaj ss.
  2. Sozomeno, Historia Ecclesiastica, IX, xiv, 9

Bibliografio[redakti | redakti fonton]