Makedono la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Makedono la 1-a estis du fojojn (342-346, 351-360) episkopo-patriarko de Konstantinopolo. Eble li estis duon-arianisma adepto de la grupo de Bazilo de Ankira.

Okaze de la morto de Aleksandro, episkopo de Konstantinopolo, Makedono estis elektita al la episkopa seĝo iniciate de arianoj, en opono al Paŭlo la 1-a. Post diversaj kontrastaj eventoj, li estis definitive eloficigita, en 360, iniciate de la akacianoj.

Post lia morto, prenis lian nomon teologia pensfluo, poste deklarita hereza, tiu de Pneŭmatokoj aŭ makedonianoj. En la jaroj antaŭ lia morto, li eklaboris pri ekspozicio, eble korektoj, pri sia penso cele de repaciĝo kun la tradicia religio.

Lia teologia penso[redakti | redakti fonton]

La pneŭmatokoj estis difinitaj malamikoj de la Sankta Spirito ĉar ili negis la diecon de la Sankta Spirito kaj faris el Li eminenta kunlaboranto de la Patro; se ili rekonis al Jesuo Kristo almenaŭ ian egalecon kun la Patro (tamen ne la diecon), al la Sankta Spirito eĉ tion ili negis (vidu ĉe: Makedonismo). Tiu doktrino esis deklarita hereza en la Unua koncilio de Konstantinopolo (381).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. QUASTEN, Patrología, II, Madrid 1962, 22 ss.
  • G. BARDY, Macedonius et les Macédoniens, en DTC 9,1464-78
  • H. GOETZE, Dissertatio historica de macedonianis, en Biblioth. hist. haeresiologicae, I, Hamburgo 1723, 165-199
  • F. LOOFS, Macedonius und die Macedonianer, en Protest. Realenzycl., t. 12, 3 ed. Leipzig 1903, 41-48