EPIC, irlanda elmigrada muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EPIC, irlanda elmigrada muzeo
muzeo
Lando Irlando vd
Situo Dublino
Poŝtkodo D01T6K4
Posedanto E. Neville Isdell vd
Arkitekto(j) Event Communications vd
Estiĝo 2016
Koordinatoj 53° 20′ 53″ N, 6° 14′ 53″ U (mapo)53.348-6.248Koordinatoj: 53° 20′ 53″ N, 6° 14′ 53″ U (mapo)
EPIC, irlanda elmigrada muzeo (Irlando)
EPIC, irlanda elmigrada muzeo (Irlando)
DEC
EPIC, irlanda elmigrada muzeo
EPIC, irlanda elmigrada muzeo
Situo de EPIC, irlanda elmigrada muzeo
Map
EPIC, irlanda elmigrada muzeo
Retpaĝo https://epicchq.com/
vdr
EPIC Museum ĉe chq Building, 2019
Interna montriĝo
Muralo ĉe EPIC

La EPIC, la irlanda elmigrada muzeo (angle EPIC The Irish Emigration Museum) estas irlanda elmigrada aŭ migrada muzeo. Ĝi situas en la Docklands de Dublino, kaj kovras la historion de la irlanda diasporo kaj elmigrado al aliaj landoj. La muzeo klarigas kial 10 milionoj da homoj forlasis Irlandon kaj kiel ili influis kaj formis la mondon [1].

La muzeo, kiu estas desegnita kun multaj interagaj elementoj, unue priskribas kialojn kiel ekzemple la granda malsatkatastrofo en la mezo de la 19-a jarcentoreligia persekutado, kiuj kondukis al tiom da homoj forlasi siajn hejmojn tra la jarcentoj serĉante pli bonan estontecon en malsamaj partoj de la mondo. Diversaj temeitaj ĉambroj montras, kiuj irlandanoj formis la areojn de politiko, sporto, arto, literaturo, dramo aŭ scienco kaj teknologio tutmonde. Ekzemple, vizitantoj lernas ke iamaj usonaj prezidantoj John F. Kennedy, Ronald Reagan kaj Barack Obama havas irlandajn radikojn [2].

Vizitantoj ankaŭ estas montritaj kiuj influis la mondon de la verda insulo. Temas pri konataj grupoj kiel U2Thin Lizzy, muzikistoj kaj kantistoj, aktoroj kaj artistoj, la dancensemblo Riverdance, kiu portis tradician irlandan klakdancon tra la tuta mondo, kaj famaj verkistoj kiel James Joyce aŭ la nobelpremiitoj Samuel Beckett kaj George Bernard Shaw.

En 2019, 2020 kaj 2021 la muzeo estis voĉdonita la ĉefa eŭropa vidindaĵo [3][4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]