Eagles of Death Metal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eagles of Death Metal
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
dum koncerto en 2009

Eagles of Death Metal estas usona rokmuzika grupo el Palm Desert, Kalifornio, fondita en 1998 fare de Jesse Hughes kaj Josh Homme, kiuj estas la nuraj daŭraj membroj de la grupo, kvankam Josh Homme malofte ludas en koncertaj spektakloj pro engaĝiĝoj en aliaj muzikgrupoj. Ekzistas ankaŭ larĝa gamo de aliaj muzikistoj kiuj ludas mome de la grupo, kaj en la albumoj kaj en vivaj spektakloj, ofte je humuraj pseŭdonimoj.

Malgraŭ ilia grupnomo, Eagles of Death Metal ne estas mortmetala grupo. Jesse Hughes deklaris ke amiko enkondukis Josh Homme al la ĝenro de mortmetalo. Kiam li ludis kanton de la pola grupo Vader kaj asertis ke la kanto apartenis al la mortmetala ĝenro, Homme laŭdire nomis la polan grupon "The Eagles of Death Metal". Post kiam li aŭdis tiun frazon, li scivolis kiel povus soni kombino inter la muziko de la grupo Eagles el la 1970-aj jaroj kaj grupo de la ĝenro mortmetalo - je unua penso ŝajne nekombineblaj muzikstiloj.

La grupo estis sur scenejo en la pariza koncertejo Le Bataclan dum la atencoj de novembro 2015 en la urbo. Gazetraportoj diris ke el la koncerta spektantaro mortis almenaŭ 87 homoj, sed la grupanoj sukcesis sekure eliri la koncertejon sub la scenejo.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Peace, Love, Death Metal (2004)
  • Death by Sexy (2006)
  • Heart On (2008)
  • Zipper Down (2015)
  • Eagles of Death Metal Presents Boots Electric Performing the Best Songs We Never Wrote (2019)