Dumbrăveni (Sibiu)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ebesfalva)
Saltu al: navigado, serĉo
Dumbrăveni (Sibiu)

Dumbrăveni (Sibiu) dumbrəvenj (hungare: Erzsébetváros (Rumanio) erĵe:betva:roŝ, malnova nomo Ebesfalva, germane: Elisabethstadt) estas urbo en Rumanio en la valo de Târnava Mare okcidente de Sighişoara. Administre apartenas al ĝi Ernea, Şaroş pe Târnave.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 4 408 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 9 354 (rumanoj, 15% hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio en 1671 koloniigis tien armenojn, kaj ĝi fariĝis krom Gherla la plej grava centro de armenoj en Transilvanio. Ĝia unua mencio skribe estas en 1332, kiam ĝi estis ekleziejo kun saksa loĝantaro. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Kis-Küküllő vármegye).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]