János Makkai (ĵurnalisto, politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Makkai
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1905 (1905-03-06)
en Dumbrăveni
Morto 3-an de julio 1994 (1994-07-03) (89-jaraĝa)
en Waianae
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Partio Party of National Unity • Party of Hungarian Life vd
Familio
Edz(in)o Rózsa Ignácz vd
Infanoj Ádám Makkai vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • publikigisto • poeto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János MAKKAI [makai] hungara ĵurnalisto, politikisto, poeto. Li naskiĝis en Erzsébetváros la 6-an de marto 1905 kaj mortis en Waianae (Havajo) la 3-an de julio 1994. Li estis la edzo de verkistino Rózsa Ignácz.

Kariero[redakti | redakti fonton]

János Makkai akiris jurdoktortitolon pri ŝtatscienco en Universitato de Budapeŝto. Li fariĝis ĵurnalisto ĉe la gazeto Magyarság, de 1934 ĉe registara gazeto Új Magyarság. En 1935 li estis elektita deputito, de 1939 denove. Li estis respondecredaktoro de Esti Újság. En 1938 li prezentis en parlamento de unuan judleĝon. Pli poste li kontraŭis la naziamikan politikon de la registaro. Post 1940 reveninte el Usono, li funkciigis sekretan radioelsendilon, li urgis la apartan pacon de Hungarujo, pro kio li estis en kaptiteco de Gestapo de marto ĝis aŭgusto en 1944. Oni forportis lin en Germanujon. Post la milito oni faris procedaron kontraŭ li pro lia antaŭa politika agado. En aprilo de 1947 li fuĝis en Aŭstrujon, poste en 1958 li loksidiĝis en Havajo

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Szép közélet (1941);
  • Urambátyám országa (1942)
  • Tarantella, avagy utazások a pókhálón (versromano. Chicago 1986).

Fonto[redakti | redakti fonton]