Saltu al enhavo

Ebur-Borda nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ebur-Bordo
Ebur-Bordo
asocio Fédération Ivoirienne de Football
Ebur-Borda Futbal-Asocio
konfederacio CAF
manaĝero Hervé Renard (ekde 4-a de aŭgusto 2026)
golreĝo Didier Drogba (44)
stadiono Stade Félix Houphouët-Boigny
FIFA kodo CIV
unua matĉo  Ebura Bordo 3-2
 Benino
1960
plej granda gajno  Ebura Bordo 6-0
 Malio
1985
plej granda perdo  Ebura Bordo 2-6
Flago de Ganao Ganao
1971
Futbala Mondpokalo
aperoj 1 (unua en 2006)
plej bona rezulto Grupo C
2006
Afrika Pokalo de Nacioj
aperoj 15 (unua en 1965)
plej bona rezulto Ĉampiono
1992, 2015, 2023
vdr
la eburborda teamo jubilas post atingo de la ĉampioneco de la Afrika Pokalo de Nacioj en 2015

La nacia futbalteamo de Ebur-Bordo estas la nacia elektaĵo de Ebur-Bordo (Respubliko Côte d'Ivoire, prononco [ko:tdiVŬAR]) por internaciaj fulbalkonkursoj. Ĝi agas sub la organizado de la Ebur-Borda Futbal-Asocio (france Fédération Ivoirienne de Football), nacia federacio de la Konfederacio de Afrika Futbalo (france Confédération Africaine de Football, mallongigite CAF) kaj kompreneble, de la tutmonda Federacio Internacia de Futbalo Asocia (france Fédération Internationale de Football Association, mallongigite FIFA). Tiel-ĉi, la du plej gravaj turniroj, kiuj poe okazas ĉiujn kvar jarojn, estas la Afrika Pokalo de Nacioj kaj la Futbala Mondpokalo.

Ĉeftrejnisto ekde 4-a de aŭgusto 2026 estas Hervé Renard, kaj la teamestro, do aparte sperta aktiva teamano, ekde estas Yaya Touré.

La plej grandaj sukcesoj en internaciaj turniroj estis: Afrika Pokalo de Nacioj 1992, 4-a rango ĉe la Reĝo-Fahd-Pokalo 1992, krome kvalifikiĝo por la fina rondo de la Futbala Mondpokalo en 2006.
La matĉoj en Futbala Mondpokalo 2006: En sia unua mondpokala matĉo la teamo malvenkis per 1:2 kontraŭ Argentino. La unuan golon por Ebur-Bordo sukcesis Didier Drogba. La dua ludo same rezultigis malvenkon, per 1:2 kontraŭ Nederlando (goliginto: Bakary Kone). Tiel la teamo de Ebur-Bordo ne plu havis ŝancon pluiri al la rondo de 16. En la lasta matĉo la teamo ludis en la stadiono de Munkeno kun la same eligita teamo de Serbio kaj Montenegro, tiun matĉon venkis Ebur-Bordo per 3:2 post du penaloj kaj golo en la postmatĉado de la dua duontempo.

Famaj ludistoj

[redakti | redakti fonton]

Partopreno en Futbalaj Mondpokaloj

[redakti | redakti fonton]
1930 en Urugvajone partoprenis
1934 en Italione partoprenis
1938 en Francione partoprenis
1950 en Brazilone partoprenis
1954 en Svisione partoprenis
1958 en Svedione partoprenis
1962 en Ĉilione partoprenis
1966 en Anglione partoprenis
1970 en Meksikone partoprenis
1974 en Germanione kvalifikiĝis
1978 en Argentinone kvalifikiĝis
1982 en Hispanione partoprenis
1986 en Meksikone kvalifikiĝis
1990 en Italione kvalifikiĝis
1994 en Usonone kvalifikiĝis
1998 en Francione kvalifikiĝis
2002 en Sud-Koreio/Japanione kvalifikiĝis
2006 en Germanioprarondo
2010 en Sudafrikoprarondo
2014 en Braziloprarondo
2018 en Rusione kvalifikiĝis
2022 en Katarone kvalifikiĝis

Partopreno en la Afrika Pokalo de Nacioj

[redakti | redakti fonton]
  • 1957 - 1963 - ne partoprenis
  • 1965 - 3-a rango
  • 1968 - 3-a rango
  • 1970 - 4-a rango
  • 1972 - ne kvalifikiĝis
  • 1974 - prarondo
  • 1976 - ne kvalifikiĝis
  • 1978 - ekskludita
  • 1980 - prarondo
  • 1982 - ne kvalifikiĝis
  • 1984 - prarondo
  • 1986 - 3-a rango
  • 1988 - prarondo
  • 1990 - prarondo
  • 1992 - Afrika ĉampiono
  • 1994 - 3-a rango
  • 1996 - prarondo
  • 1998 - kvaron-finalo
  • 2000 - prarondo
  • 2002 - prarondo
  • 2004 - ne kvalifikiĝis
  • 2006 - 2-a rango
  • 2010 en Angolo - kvaron-finalo
  • 2012 en Gabono kaj Ekvatora Gvineo - kvalifikiĝis
  • 2013 en Sud-Afriko - kvaronfinalo
  • 2015 en Ekvatora Gvineo - Afrika ĉampiono
  • 2017 en Gabono - prarondo
  • 2019 en Egiptio - kvaronfinalo
  • 2021 en Kameruno - okonfinalo
  • 2023 en Eburbordo - Afrika ĉampiono
  • 2025 en Maroko - kvalifikiĝis
  • 2027

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]