Purpura eĥinaceo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Echinacea purpurea)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura eĥinaceo aŭ Purpura ekinaceo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Erikaloj Asteraloj ‘‘Asterales‘‘
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Ciklameno Cyclamen
Specio: C. persicum
Echinacea purpurea
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Purpura eĥinaceopurpura ekinaceo (Echinacea purpurea)[1], estas planta specio el la genro de la eĥinaceoj (Echinacea) en la familio de la Asteracoj (Asteraceae). Ĝi hejmas en orienta kaj meza Usono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Iilustraĵo el The Botanical Magazine, volumo 1
kapituloj
laǔlonga sekco tra la kapitulo kun konika kapitula bazo, paleoj kaj floroj
aĥeno

Habitato kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Echinacea purpurea kreskas kiel multjara, herba planto, kiu atingas alton de 50 ĝis 120 cm. La planto havas fibrajn radikojn. La vegetativaj plantpartoj estas ofte kovritaj de haroj. La vertikalaj tigoj estas ofte brune verdaj.[2]

La alternanta tigo havas dise starantajn foliojn. La petioloj longas ofte 0 ĝis 17, malofte ĝis 25 cm. La foliplato longas 5 ĝis 30 cm kaj larĝas 1 aǔ 5 ĝis 12 cm. Ĝi estas ovoforma ĝis mallarĝe lanca kaj plej ofte rondigita ĝis korforma. Oni povas bone vidi tri ĝis kvin folivejnojn. La randoj estas plej ofte segildentaj aǔ dentaj, malofte glataj .[2]

Infloresko, floro kaj frukto[redakti | redakti fonton]

La planto floras en Nordameriko de la malfrua printempo ĝis la somero [2] (en Eǔropon de majo ĝis oktobro). Sur 8 ĝis 25 cm longa flortigo staras kiel unuopa relative granda kapitula infloresko. La konservata involukro havas longecon de 8 ĝis 17 mm kaj larĝeco de 1 ĝis 8 mm liniila aǔ lanceta. La konusforma receptaklo havas altecon de 1,4 ĝis 4,5 cm kaj diametro de 2 ĝis 4 cm. La paleoj longas 9 ĝis 15 mm, kaj estas rektaj aǔ nur iom kurbaj, ili havas ruĝec-oranĝan koloron kaj pikilon je la fino.[2]

La infloresko havas langetflorojn kaj tubetflorojn. Ĉe la langetfloroj la rozeaj ĝis purpuraj petaloj havas maldensan hararon je la malsupra surfaco. La 3 ĝis 8 cm longa kaj 0,7 ĝis 1,9 cm larga lango estas kurveca. Ĉe la tubetfloroj la petaloj longas 4,5 ĝis 5,7 mm kaj la kronaj loboj estas verdece aǔ rozeaj.[2]

La grize blankaj aĥenoj longas 3,5 ĝis 5 mm. La aĥenoj plej ofte estas kalvaj kun kelkfoje haraj eĝoj. La daǔrantaj papusoj estas 1,2 mm longaj kaj konsistas el samaj dentoj.[2]

Kromosomaro[redakti | redakti fonton]

La kromosoma baznombro estas x = 11; ekzistas diploidio, do 2n = 22.[2]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Echinacea purpurea estas disvastigita en nord-orienta, nord-centra, sud-orienta kaj sud-centra Usono. Ĝi kreskas nature en la usonaj ŝtatoj Indiano, suda Miĉigano, Ohio, Ilinojso, suda Iovao, Kansaso (nur la kantono Cherokee), Misurio, orienta Oklahomo, Viskonsino, Alabamo, Arkansaso, Georgio, Kentukio, Luiziano, Misisipio, Norda Karolino, Teneseo kaj Teksaso. En la kanada provinco Ontario ĝi estas sovaĝiĝita.[1][2] En Eǔropo Echinacea purpurea en Germanujo, Aǔstrio, Polujo, Moldavio kaj Ukrainio la planto estas neofito.[3][1]

En la hejmaj kreskoregionoj Echinacea purpurea kreskas ĉe rokaj ejoj, en maldensaj arbaroj, en densaĵoj, prerioj kaj precipe en la proksimeco de akvovojoj en alteco de 10 kaj pli ol 400 m.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, p. 907[4] kiel Rudbeckia purpurea. La novkombinaĵo al Echinacea purpurea (L.) MOENCH okazis fare de Conrad Moench en 1794 en Methodus Plantas Horti Botanici et Agri Marburgensis: a staminum situ describendi, p. 591[5], Echinacea purpurea estas la tipospecio de la genro Echinacea. Pliaj sinonimoj por Echinacea purpurea (L.) MOENCH nom. cons. estas: Brauneria purpurea (L.) BRITT.}}, Echinacea purpurea var. arkansana STEYERM., Echinacea purpurea fo. liggettii STEYERM., Echinacea purpurea var. serotina (NUTT.) L.H.BAILEY, Echinacea serotina (NUTT.) DC., Rudbeckia purpurea var. serotina NUTT., Rudbeckia serotina (NUTT.) SWEET.[6] La specia epiteto purpurea signifas purpurkolora pro la koloro de la petaloj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La kutivaro Echinacea purpurea (purpura eĥinaceopurpura ekinaceo
'White Swan'

La kulturvario Echinacea purpurea estas uzata kiel ornamplanto en parkoj kaj gardenoj.[1]
La purpura eĥinaceo enhavas multajn substancojn, antaǔ ĉio polisaĥaridoj, kafacidoj (cikoria acido), alkamidoj kaj glikoproteinoj.[7] La florojn oni povas manĝi.[8] la pressuko havas efikajn substancojn kiuj helpas kontraǔ malvarmumo ksj stimulas la imunan sistemon.[9]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Lowell E. Urbatsch, Kurt M. Neubig & Patricia B. Cox: Echinacea: Echinacea purpurea, S. 91 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico, Volume 21 – Magnoliophyta: Asteridae (in part): Asteraceae, part 3, Oxford University Press, New York und Oxford, 2006. ISBN 0-19-530565-5
  • (GRIN|ID=14799|WissName=Echinacea purpurea|Zugriff=2013-08-30=)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Purpura eĥinaceo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Lowell E. Urbatsch, Kurt M. Neubig & Patricia B. Cox: Echinacea: Echinacea purpurea, S. 91 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico, Volume 21 – Magnoliophyta: Asteridae (in part): Asteraceae, part 3, Oxford University Press, New York und Oxford, 2006. ISBN 0-19-530565-5
  3. W. Greuter, 2006-2009: Compositae (pro parte majore). In: W. Greuter & E. von Raab-Straube (Hrsg.): Compositae. Euro+Med Plantbase – the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Eintrag bei Euro+Med.
  4. Erstveröffentlichung eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  5. Neukombination eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  6. Purpura eĥinaceo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  7. Manček, B. et Kreft, S. (2005). Determination of cichoric acid content in dried press juice of purple coneflower (Echinacea purpurea) with capillary electrophoresis. Talanta, 66:1094–1097 http://www.sciencedirect.com/science/article/pii/S0039914005000470
  8. (PFAF|WissName=Echinacea purpurea|elŝutita=2013-08-23)
  9. Echinilin Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine Monografie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(Commonscat|Echinacea purpurea|Roter Sonnenhut (Echinacea purpurea)