Ede Wertheimer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ede Wertheimer [vertejmer], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Wertheimer Ede, en Germanio konata Eduard von Wertheimer estis hungara historiisto, ĵurnalisto, profesoro, membro (korespondanta en 1900, ordinara en 1926) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo (ekde 1906) estis monori.

Ede Wertheimer [1] naskiĝis la 2-an de junio 1848 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de decembro 1930 en Berlino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede Wertheimer frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo, Vieno kaj Berlino, poste li plulernis en instituto en Vieno. En 1876 li profesoriĝis en Universitato Kolozsvár, sed li instruis ankaŭ en aliaj juraj akademioj. En 1914 li pensiuliĝis, poste li translokiĝis laŭvice al Vieno kaj Berlino. Li okupiĝis precipe pri la Habsburga Imperio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A tervezett négyes szövetség Ausztria-, Orosz-, Francia- és Spanyolország közt, 1787–1790 (La planita kvaropa alianco inter Aŭstrio, Rusio, Francio, Hispanio), (1880)
  • Die Revolutionierung Tirols im Jahre 1813 I–II (1904)
  • Békekongresszusok és békeszerződések a XIX. és XX. században (1918)
  • Bismarck im politischen Kampf (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]