Edeno (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edeno
Origine Eden
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Stanisław Lem
Lingvoj
Lingvo pola
Eldonado
Eldondato 1959
Loko Varsovio
Eldoninto Iskry
Eldonejo Wydawnictwo Iskry
Lando Pollando
Trajtoj
Ĝenro sciencfikcia romano
vdr

Edeno (pole Eden) – romano de Stanisław Lem el 1959. Unue, antaŭ libroforma versio, ĝi estis publikigita en partoj en la gazeto Trybuna Robotnicza (numeroj 211–271)[1].

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Rezulte de eraroj en la kalkuloj, raketo kun grupo de kosmonaŭtoj devige surteriĝas sur la planedo Edeno. La homoj komencas ripari la ŝipon, kiu enpuŝiĝis en la grundon, kaj esplori la planedon, kiu montriĝas loĝata de inteligentaj estaĵoj. Esplorante la novan medion, la kosmonaŭtoj malkovras aferojn kaj fenomenojn nekompreneblajn de la tera vidpunkto, ekz. aŭtomate funkciantan fabrikon, kiu unue produktas teknologie progresintajn elektrajn aparatojn de nekonata celo, kaj poste fandas ilin kaj refaras la samajn aĵojn. Tamen la plej nekomprenebla por la teranoj estas la socia sistemo, en kiu ekzistas dubeltydubluloj (kiel la homoj nomis la loĝantojn de Edeno). Gvidas ĝin anonima reganto, kiu ŝajnigas esti neekzistanta, nomata de la kosmonaŭtoj tirano sen vizaĝo. La ĉefa teknologio estas bio-inĝenierado, kiu provas produkti pli bonan rason per genetika manipulado. La produktoj de malsukcesaj eksperimentoj estas mortigataj.

Kun unu escepto, la romano ne inkluzivas la nomojn de la herooj, ili nomiĝas laŭ sia profesio: Kemiisto, Kibernetikisto, Kuracisto, Fizikisto, Inĝeniero (Henriko), Kunordiganto[2].

Interpreto[redakti | redakti fonton]

Dum la verkado de la romano kaj post ĝia publikigo, Lem tre malmulte parolis pri ĝi, kaj publike kaj koresponde kun amikoj. Wojciech Orliński prezentas la hipotezon, ke li ne volis paroli pri tio, ĉar li tro malkaŝis sin per ĉi tiu libro. La ĵurnalisto sugestas, ke la rakonto estas interplektita kun rememoroj de la verkisto el la Lvova geto[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trybuna Robotnicza 211, 1958-09-06/07
  2. Informoj en la oficiala retejo de la aŭtoro
  3. Wjciech Orliński: Lem. Życie nie z tej Ziemi. Wydawnictwo Czarne, Wydawnictwo Agora, Wołowiec 2017, p. 173–; (ISBN 978-83-8049-552-4)