Kastelo de Edo
| Ĉi tiu artikolo temas pri kastelo en nuna urbo Tokio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon EDO. |
| Kastelo de Edo | ||
|---|---|---|
| Kastelo | ||
| historia loko, hirajiro [+] | ||
| Lando | Japanio | |
| Koordinatoj | 35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo)35.688322222222139.75438888889Koordinatoj: 35° 41′ 18″ N, 139° 45′ 16″ O (mapo) | |
| Materialo | granito, tervorko, ligno [+] | |
| Estiĝo | 1457 | |
![]() |
||
| Kastelo de Edo | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

La kastelo de Edo (japane 江戸城 -jō) estis konstruita en 1457 de Ota Dokan en la nuntempa kvartalo Ĉijoda de Tokio, kiu tiam portis la nomon Edo, kaj situis en la provinco Musashi.
Tokugawa Ieyasu starigis ĉi tie sian ŝogunaran reĝimon kaj la kastelo funkciis kiel loĝejo de la ŝoguno kaj registarejo de la bakufu. Dum la epoko de Meiĵi-reformo ĝi iĝis la palaco de la imperiestro de Japanio, japane kokyo.
Kelkaj fosegoj, muregoj kaj remparoj daŭre ekzistas, kvankam dum la Edo-epoko la areo de la kastelo estis multe pli granda. Tiel la stacidomo de Tokio kaj Marunouchi troviĝis ene de la kastela murego. Ĝi enhavis ankaŭ la Kita-no-maru-parkon.
Frua historio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ la fino de la Heian-epoko kaj la komenco de la Kamakura-epoko, Edo Shigetsugu estis la unua batalanto kiu ekloĝis en la regiono. Li instaliĝis en la nuna Honmaru- kaj Ninomaru-partoj de la kastelo. La Edo-klano neniiĝis dum la 15-a jarcento pro ribelo en la Kanto-regiono kaj Ota Dokan, vasalo de la Uesugi-klano, konstruis la kastelon en 1457.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Fosego, murego kaj konstruaĵo de la Edo-kastelo
-
Ŝtonfundamento de la ĉefa turego de la kastelo de Edo
-
Steleo ĉe la loko de Matsu no Oroka, la pinikoridoro, kie ekis la eventoj de la legendo de la 47 samurajoj
-
Sakurada-pordego, ekster kiu Ii Naosuke estis murdita en 1860






