Edroverticotranĉita 16-ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edroverticotranĉita 16-ĉelo
Bildo
Figuro de Schlegel centrita je rombokub-okedro, nur senpintigitaj kvaredraj ĉeloj montritaj
Bildo
Figuro de Schlegel centrita je senpintigita kvaredro kun nur rombokub-okedraj ĉeloj montritaj
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Trapeza piramido
Simbolo de Schläfli t0,1,3{3,3,4}
Verticoj 192
Lateroj 480
Edroj 64 trianguloj {3}
240 kvadratoj {4}
64 seslateroj {6}
Ĉeloj 8 malgrandaj rombokub-okedroj (3.4.4.4)
16 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6)
24 kuboj (4.4.4)
32 seslateraj prismoj (4.4.6)
Geometria simetria grupo B4, [3,3,4]
Propraĵoj Konveksa
vdr

En geometrio, la edroverticotranĉita 16-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per edroverticotranĉo de la regula 120-ĉelo. Ĝi estas barita per 80 ĉeloj: 8 malgranda rombokub-okedroj, 16 senpintigitaj kvaredroj, 24 kuboj, kaj 32 seslateraj prismoj.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La edroverticotranĉita 16-ĉelo povas esti konstruita per malpligrandigo de la malgrandaj rombokub-okedraj ĉeloj de la laterotranĉita 4-hiperkubo radiuse, kaj enspacado de la spacoj inter ilin per kuboj. En la procezo, la okedraj ĉeloj elvolviĝas en senpintigitajn kvaredrojn (duono de iliaj triangulaj edroj estas elvolvita en seslaterojn per distiro aparten de la lateroj), kaj la triangulaj prismoj elvolviĝas en seslaterajn prismojn (ĉiu kun tri originalaj kvadrataj edroj kunigitaj, kiel antaŭe, al malgranda rombokub-okedroj, kaj kun tri novaj kvadrataj edroj kunigitaj al kuboj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La malgrandaj rombokub-okedraj ĉeloj estas kunigitaj tra iliaj 6 aksaj kvadrataj edroj al la kubaj ĉeloj, kaj kunigitaj tra ilia 12 ne-aksaj kvadrataj edroj al la seslateraj prismoj. La kubaj ĉeloj estas kunigitaj al la rombokub-okedroj tra 2 kontraŭaj edroj, kaj kunigitaj al la seslateraj prismoj tra la cetera 4 edroj. La seslateraj prismoj estas koneksa al la senpintigitaj kvaredroj tra iliaj seslateraj edroj, kaj al la rombokub-okedroj tra 3 el iliaj kvadrataj edroj ĉiu, kaj al la kuboj tra la aliaj 3 kvadrataj edroj. La senpintigitaj kvaredra estas kunigitaj al la rombokub-okedroj tra iliaj triangulaj edroj, kaj la seslateraj prismoj tra iliaj seslateraj edroj.

Projekcioj[redakti | redakti fonton]

Jen estas la aranĝo de ĉeloj de la edroverticotranĉita 16-ĉelo je la paralela projekcio, malgranda rombokub-okedro unua, en 3-dimensian spacon:

  • La projekcia koverto estas senpintigita kubokedro.
  • Ses el la malgranda rombokub-okedroj projekciiĝas al la 6 oklateraj edroj de la koverto, kaj la aliaj du projekcias al malgranda rombokub-okedro situanta en la centro de ĉi tiu koverto.
  • La 6 kvadrataj prismoj konektantaj la aksajn kvadratajn edrojn de la centra malgranda rombokub-okedro al la centroj de la oklateroj respektivas al la bildoj de 12 de la kubaj ĉeloj, po 2 ĉeloj al unu bildo.
  • La cetera 12 kubaj ĉeloj projekciiĝas al 12 kvadrataj edroj de la koverto.
  • La 8 volumenoj konektantaj la seslaterojn de la koverto al la triangulaj edroj de la centra rombokub-okedro estas la bildoj de la 16 senpintigita kvaredroj.
  • La cetera 12 volumenoj konektantaj la ne-aksaj kvadrataj edroj de la centra malgranda rombokub-okedro al la kvadrataj edroj de la koverto estas la bildoj de 24 el la seslateraj prismoj, po 2 ĉeloj al unu bildo.
  • La lasta 8 seslateraj prismoj projekciiĝas al la seslateraj edroj de la koverto.

Ĉi tiu aranĝo de ĉeloj estas simila al la aranĝo de la edroj de la senpintigita kubokedro je la projekcio en 2-dimensian spacon. Do, la edroverticotranĉita 16-ĉelo povas esti konsiderata kiel unu el la 4-dimensiaj analogaj de la senpintigitaj kubokedro. La alia analogo estas la entutotranĉita 4-hiperkubo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]