Eduard Nápravník

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Nápravník
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1839 (1839-08-24)
en Býšť
Morto 23-an de novembro 1916 (1916-11-23) (77-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Novodevichy Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Reĝlando BohemioRusia ImperioAŭstra imperio
Familio
Edz(in)o Q4526644
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikinstruisto
Verkoj Dubrovsky
vdr

Eduard Francevič NÁPRAVNÍK (rusa: Эдуа́рд Фра́нцевич Напра́вник; 24a de Aŭgusto 1839 – 10a de Novembro 1916[1]) estis ĉeĥa dirigento kaj komponisto. Nápravník setliĝis en Rusio kaj estas plej bone konata pro sia grava rolo en la rusia muzika vivo kiel la ĉefa dirigento de la Imperia Mariinskij-Teatro en Sankta-Peterburgo dum multaj jardekoj. Tiukadre, li dirigentis la premierojn de multaj operoj de rusaj komponistoj, kiel tiuj de Musorgskij, Ĉajkovskij kaj Rimski-Korsakov.

En 1853, estante 14-jaraĝa, Nápravník orfiĝis kaj ekludis orgenon en loka preĝejo por vivteni sin. En 1854 li eniris en la Orgenlernejo de Prago, kie li studis kun Jan Bedřich Kittl kaj laboris kiel helpinstruisto. En 1861 li ricevis el Rusio la postenon de dirigento de la privata orkestro de la princo Jusupov en Sankt-Peterburgo. Poste li promociis en la 1860-aj jaroj. Eduard dirigentis la unuajn ludojn de Boris Godunov en 1874, kvin operojn de Ĉajkovskij inter kiuj La Pucelo de Orleano, Mazepa, kaj Pika damo, kaj kvin de Rimski-Korsakov, kiel La maja nokto, La neĝulino kaj La kristnaska vespero. Li ankaŭ dirigentis koncertojn de la Rusa Muzika Societo. En 1914, post produktiva kariero je la servo de la rusa opero, li devis interrompi sian laboron pro santialoj. En novembro 1875 Nápravník dirigentis la unuan ludon en Rusio de la Unua Pianokonĉerto (Ĉajkovskij) de Ĉajkovskij, kun Gustav Kross kiel soloisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datoj sekvas la Julian kalendaron, kiu Rusio uzis ĝis 31a de Januaro 1918.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eduard Nápravník en la hispana Vikipedio.