Unua Pianokonĉerto (Ĉajkovskij)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Starto de la 1a movimento.

La Pianokonĉerto No. 1 en B♭-minoro, Op. 23, estis komponita de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij inter Novembro 1874 kaj Februaro 1875.[1] Ĝi estis reviziita en 1879 kaj en 1888. Ĝi estis premierita la 25an de Oktobro, 1875, en Bostono fare de Hans von Bülow post la dezirita pianisto de Ĉajkovskij, nome Nikolai Rubinstein, kritikis la pecon. Rubinstein poste retiris sian kritikon kaj iĝis arda defendanto de la verko. Ĝi estas unu el la plej popularaj komponaĵoj de Ĉajkovskij kaj inter la plej konataj el ĉiuj pianokonĉertoj.[2]

El 2021 ĝis 2022, ĝi utilis kiel sporta himno de la Rusia Olimpika Komitato kiel surogato de la Nacia Himno kiel rezulto de dopa konflikto kiu malpermesis la uzadon de la rusaj naciaj simboloj.

Tiu konĉerto estis partiturigita por du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj, soloa piano, kaj kordinstrumentoj.

La konĉerto sekvas la tradician formon de tri movimentoj, nome la jenaj:

  • Allegro non troppo e molto maestoso – Allegro con spirito (B♭-minoroB♭-maĵoro)
  • Andantino semplice – Prestissimo – Tempo I (D♭-maĵoro)
  • Allegro con fuoco – Molto meno mosso – Allegro vivo (B♭-minoro – B♭-maĵoro)

Normala ludado daŭras inter 30 kaj 36 minutoj, la plimulto en la unua movimento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maes, 75.
  2. Steinberg, 480.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Borg-Wheeler, Phillip (2016). Tchaikovsky: Piano Concerto No 1 & Nutcracker Suite – Pyotr Tchaikovsky (1840–1893) (CD). Hyperion Records. SIGCD441.
  • Brown, David, Tchaikovsky: The Crisis Years, 1874–1878, (New York: W.W. Norton & Company, 1983). ISBN 0-393-01707-9.
  • Friskin, James, "The Text of Tchaikovsky's B-flat-minor Concerto," Music & Letters 50(2):246–251 (1969).
  • Frivola-Walker, Marina (2010). Pyotr Tchaikovsky (1840–1893): Piano Concerto No 1 in B-flat minor, Op 23 (CD). Hyperion Records. W10153.
  • Maes, Francis, tr. Arnold J. Pomerans and Erica Pomerans, A History of Russian Music: From Kamarinskaya to Babi Yar (Berkeley, Los Angeles and London: University of California Press, 2002). ISBN 0-520-21815-9.
  • Norris, Jeremy, The Russian Piano Concerto (Bloomington, 1994), Vol. 1: The Nineteenth Century. ISBN 0-253-34112-4.
  • Poznansky, Alexander Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (New York: Schirmer Books, 1991). ISBN 0-02-871885-2.
  • Serotsky, Paul (2000). Piano Concerto No. 1 in B-flat minor, Op. 23 (CD). Round Top Records. RTR006.
  • Steinberg, M. The Concerto: A Listener's Guide, Oxford (1998). ISBN 0-19-510330-0.
  • Warrack, John, Tchaikovsky (New York: Charles Scribner's Sons, 1973). ISBN 0-684-13558-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]