Mazepa (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mazepa
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
vdr

Mazepa (en rusa: Мазепа), estas opero triakta (ses scenoj) de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij. La libreton verkis Viktor Burenin bazitan sur la poemo de Aleksandr Puŝkin nome Poltava, parto de la kultura heredo de la hetmano Ivan Mazepa.

Mazepa estas sangosoifa rakonto de freneza amo, rabado, politika persekutado, ekzekuto, kaj revenĝa murdo. La agado okazas en Ukrainio komence de la 18-a jarcento. La protagonistoj estas la historiaj figuroj Ivan Stepanoviĉ Mazepa (1639–1709), nome Hetmano de la ukrainaj kozakoj, kaj Vasili Leontijoviĉ Koĉubej (ĉirkaŭ 1640–1708), tre prospera Ukrainia nobelo kaj politikisto.

Instrumentaro[redakti | redakti fonton]

  • Kordinstrumentoj: Violono I, Violono II, Vjoloj, Violonĉeloj, kaj kontrabasoj
  • Lignoblovo: Flutetoj, 3 Flutoj, 2 Hobojoj, Angla korno, 2 Klarnetoj (B-flat kaj A), 2 Fagotoj
  • Metalblovo: 4 Kornoj, 2 Trumpetoj, 3 Trombonoj, Tjubo,
  • Perkutado: Timbaloj, Triangulo, Tamburino, Tambureto, Cimbaloj, Bastamburo
  • Alia: Harpo

Fonto: Tchaikovsky Research[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Unua akto.- Ĉe Koĉubej kamparaninoj kantas kaj parolas pri siaj amoj. Maria alvenas, sed ŝi ne povas resti: Mazepa, hetmano de Ukrainio, ĵus alvenis kaj ŝi enamiĝis je li. Ŝia amiko Andrej aperas kaj konfesas al ŝi sian amon. La gepatroj de Maria alvenas kun invititoj, kaj okazas dancoj. Mazepa parolas kun Koĉubej kaj petas la manon de Maria, sed Koĉubej malakceptas kaj Mazepa alvokas siajn gardistojn. Antaŭ la batalo, Maria intermetiĝas. Mazepa petas al ŝi elekti, kaj ŝi sekvas lin dum malkontentas la klano de Koĉubej. Mazepa foriras kun Maria kaj sia trupo minacante. Liubov, la patrino de Maria, volas venĝi, dum Koĉubej decidas denonci antaŭ la caro, Petro la Granda, la komploton kiun Mazepa organizas kun la Svedoj. Andrej montriĝas volonta por iri vidi la caron.
  • Dua akto.- En la kastelo de Mazepa, Koĉubej estas malliberigita, ĉar la caro fidis je Mazepa. Orlik volas torture ekkoni de Koĉubej la lokon kie li kaŝis sian trezoron. Mazepa estas sola kaj devas mortigi Koĉubej por sekurigi sian povon, sed dubas pro la ebla reago de Maria kiam ŝi ekkonos la veron. Orlik anoncas, ke li ne sukcesis paroligi Koĉubej. Mazepa ordonas lian ekzekuton. Maria venas al Mazepa kaj bedaŭras lian malproksimecon. Tiu konfesas al li sian projekton sendependigi Ukrainion, kion li regos. Maria pensas en siaj gepatroj; lia patrino sciigas al ŝi la malliberigon de ŝia patrino. Ili kuras klopode savi lin. La popolo atendas la alvenon de la kondamnitoj. Ebria kosako kantas ion kiu gapigas la publikon. Mazepa alvenas ĉevalrajde. Koĉubej kaj Iskra estas alportitaj katenitaj. Koĉubej preĝas kaj la ekzekutistoj faligas siajn hakilojn. Maria kaj Ljubov alvenas tro malfrue.
  • Tria akto.- Muziko alvokas la batalon de Poltava venkita de la Rusoj kontraŭ la Svedoj aliancanoj kun Mazepa. Videblas la ruinoj de la bieno de Koĉubej. Andrej bedaŭras sian malsukceson mortigi Mazepa en la batalo; poste li kaŝiĝas kiam Mazepa kaj Orlik fuĝe alvenas. Andrej rekonas Mazepa kaj en duelo Mazepa pafas kaj vundas lin mortiget. Freneza, Maria alvenas. Orlik malhelpas Mazepa porti ŝin kun ili, kiuj finfine fuĝas. Maria trovas la korpon de Andrej. Ŝi kantas al li milde pri feliĉa infanaĝo kaj li mortas sur siaj brakoj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mazepa - Tchaikovsky Research. Alirita 3a de Majo, 2023.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Kobbé (trad. de la angla), Tout l'opéra, Paris, Robert Laffont, kol. «Bouquins», 1983, 958 p. (ISBN 2-221-50101-2)
  • André Lischke, Piotr Ilyitch Tchaïkovski, Fayard, kol. «Bibliothèque des grands musiciens», 1993 (ISBN 978-2-213-03191-0)
  • Harold Rosenthal kaj John Warrack, Dictionnaire de l'opéra, Paris, Fayard, 1974, 420 p. (ISBN 2-213-00051-4)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mazeppa (opera) en la angla Vikipedio.