Eduardo Rózsa-Flores

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo Rózsa-Flores
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1960 (1960-03-31)
en Santa Cruz de la Sierra
Morto 16-an de aprilo 2009 (2009-04-16) (49-jaraĝa)
en Santa Cruz de la Sierra
Mortis per pafvundo vd
Religio islamo vd
Lingvoj hispanahungara vd
Ŝtataneco BolivioHungario vd
Alma mater Szent László Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoaktoroverkistofilmproduktoro • poeto • soldulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduardo Rózsa-Flores (naskiĝis la 31-an de marto 1960, mortis la 16-an de aprilo 2009) estis bolivia-hungara-kroata ĵurnalisto, verkisto, aktoro, komercisto kaj supozata sekreta agento. Naskita en Santa Cruz de la Sierra, Bolivio, li estis konata en Hungario kiel Rózsa-Flores EduardoRózsa György Eduardo. Lia moknomo en la Kroata Sendependiga Milito de 1991 ĝis 1995 estis "Chico".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eduardo Rózsa-Flores naskiĝis en Santa Cruz de la Sierra, Bolivio. Lia patro, György Obermayer Rózsa, estis hungara juda pentristo, kiu forlasis Hungarion en 1948, translokiĝante unue al Parizo, kaj, en 1952, al Bolivio kun franca etnografia misio, adoptante la antaŭnomon Jorge (= György, do Georgo). Li plu laboris, prelegis arton kaj edziĝis kun Nelly Flores Arias, kataluna enmigrinto kaj mezlerneja instruisto. Estante komunisto, Jorge Rózsa movis la familion al Ĉilio por eskapi de la diktatoreco de Hugo Banzer en 1972, sed elmigris al Svedio en 1973 post kiam Augusto Pinochet venis al regado en Ĉilio. En 1974, ili translokiĝis al Hungario.

Eduardo Rózsa-Flores frekventis gimnazion en Budapeŝto. Post militservo li iris por mallonga periodo de inteligenta trejnado, ĉe la akademio de KGB "Feliks Dzerĵinskij" en Sovetunio. Li poste aliĝis al la hungaraj informservoj. Li studente aliĝis al Scienca Universitato Loránd Eötvös (ELTE) kaj gajnis sian diplomon en 1991, estante la lasta sekretario de la Komunista Junulara Organizo ĉe ELTE en 1990. Laŭdire li kunlaboris kun la hungaraj sekretaj servoj kiel studento. Lia unua ĵurnalisma laboro estis por la kuba novaĵagentejo Prensa Latina. Fine de la 1980-aj jaroj, li laŭdire aliĝis al Opus Dei, poste li tre simpatiis al la islamo.

Milito en Kroatio[redakti | redakti fonton]

En la komenco de la Kroata Sendependiga Milito, Rózsa-Flores - konata tiam kiel Jorge Eduardo Rózsa - laboris kiel korespondanto por la barcelona gazeto La Vanguardia kaj la hispana unuo de la Monda Servo de BBC. Li alvenis en Jugoslavio en junio 1991. Dum li raportis pri la civila milito tie, lia aŭto estis pafita.

Aŭtune de 1991, li aliĝis al Kroata Nacia Gvardio en Osijek kiel ĝia unua eksterlanda volontulo, kaj li partoprenis plurajn batalojn en Slavonio, plejparte defendante Laslovon, kie li starigis la Unuan Internacian Unuon de la kroata armeo. Li poste funkciis kiel komandanto de la specialaj fortoj. Li estis vundita tri fojojn en batalo, akiris la gradon de majoro kaj poste de kolonelo en la kroata armeo en 1993. Oficiale li forlasis la armeon la 31-an de julio 1994.

Morto en Bolivio[redakti | redakti fonton]

La 16-an de aprilo 2009, la bolivia polico mortigis Rózsa-Flores dum atako en hotelo La Amerikoj en Santa Cruz de la Sierra. Ankaŭ du aliaj, hungara ŝtatano, Árpád Magyarosi kaj irlanda civitano, Michael Martin Dwyer, estis mortigitaj. Du aliaj, Mario Tadić, kroato, kaj Előd Tóásó, hungaro, estis arestitaj. Boliviaj aŭtoritatoj diris, ke Rózsa-Flores estis la estro de terorisma grupo, kiu intencis murdi bolivian prezidenton Evo Morales. En 2011, membroj de la policunuo kiu plenumis la atakon estis premiitaj la Medalon de Valoro.

Post 10 jaroj da enketo la proceso ne finiĝis kaj la opoziciestroj asertas, ke la akuzo pri terorismo estis planita kaj financita de la registaro por persekuti ĉefajn gvidantojn de la opozicio kiel Branko Marinkovic.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

La esperantista tradukisto István Ertl cetere tradukis plurajn verkaĵojn de li en (!) la hungaran.