Edwin Geist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin Geist
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1902 (1902-01-01)
en Berlino
Morto 1-an de decembro 1942 (1942-12-01) (40-jaraĝa)
en Kaŭno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Edwin Ernst Moritz GEIST [edvin gajst], naskiĝis en Berlino la 31-an de julio 1902, mortis la 10-an de decembro 1942, estis komponisto germana, kiu vivis en Litovio. Lia vivo estis eksterordinara kaj tragika. Juna Edwin antaŭ la dua mondmilito instruis en la Berlina konservatorio. Tie li konatiĝis kun la tie studinta litovdevena judino Lyda Bagriansky [lida bagrjanski], baldaŭ iĝinta lia edzino. Tiutempe en Germanio jam furiozis nazioj. Oni malpermesis al Edwin labori en la konservatorio. Lian nomon la nazioj enskribis en la libron „Leksikono pri judoj en muziko”, kun la marko „H”, germane Halbjude, duonjudo. El ĉi tiu nigra listo oni povas ekscii, kies verkaro estis malpermesita en la tiama Germanio.

En 1938 la geedzoj venis en Litovion. Lyda kaj Edwin ekloĝis en Kaunas, la tiama ĉefurbo de Litovio. Dum mallonga tempo Geist verkis germanlingve monografion pri litovaj popolkantoj, artikolojn, komponis kantojn je litovaj tekstoj, ciklon de simfoniaj bildoj El Litovio. Inter la verkoj de Geist estas ankaŭ la opero La reveno de Dionizo k.a. En liaj taglibroj estas menciata opero pri konkero de inkaoj, kies protagonisto estis kruela hispana konkerinto Pisarro – alegorio de la hitlera regpotenco.

Komenciĝis la dua mondmilito. Post kiam oni okupis Kaunas, Lyda Geist estis engettigita. Multaj homoj penis liberigi ŝin (Edwin mem tiucele eĉ ekloĝis tie). La litova doktoro Brundza atestis al nazioj, ke la patrino de Lyda, akuŝante, diris duonvoĉe, ke la patro de la bebo estas ne ŝia edzo, sed ŝia pola amanto. Tamen Gestapo rigore postulis: Lyda estu steriligita. Komence Edwin konsentis kun tiu malhonoraĵo. Sed elirinte el la getto, Lyda kaj Edwin tamen ne kuraĝis. Kiel Geist skribas en siaj taglibroj, en li ribelis lia egoo. Sed la nazioj longe ne atendis. Ili invadis la hejmon de Lyda kaj Edwin, kaj, traserĉinte, trovis manuskripton de la opero pri la inkaoj. En 1942 la komponisto estis arestita kaj ĵetita en la fifaman fabrikon de morto Naŭa Fuorto. Tiam iu gestapano, ŝatinta la muzikon de Geist, proponis al la komponisto solvon. Geist devis bruligi manuskriptojn de siaj muzikaĵoj kaj tiamaniere kvazaŭ forgesi siajn verkojn. Al tio Edwin respondis: „Kiel mi povus tion fari? Mi ja aŭdas la muzikon!”.

Post kelkaj tagoj, kiam Lyda venis por vizito, oni redonis al ŝi liajn vestaĵojn. Ŝi komprenis, ke Edwin ne plu vivas. La aflikto estis tro granda por Lyda. Ŝi suicidis. Dokumentoj de Gestapo atestas, ke Edwin Geist estis mortpafita la 10an de decembro 1942.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.