Egina kaŝtrezoro
Egina kaŝtrezoro aŭ Egina trezoro estas grava minoa ora kaŝtrezoro, trovita sur la insulo de Egino, Grekio. Ekde 1892, ĝi estas parto de kolektaĵo de la Brita Muzeo.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]La trezoro estis onidire trovita en tombo sur insulo Egino en 1891, sed la ekzaktaj cirkonstancoj neniam estis klarigitaj. La Brita Muzeo aĉetis plejparton de la trezoro en 1892 de Cresswell Brothers, Londona firmao de spongo-komercistoj. Pliajn pecojn de la trezoro aĉetis la muzeo en 1914.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Egina kaŝtrezoro konsistas plejparte el oro-juvelaro, kiu estis datita - bazita je ties stilo kaj ikonografio-, je la greka bronza epoko inter 1850 kaj 1550 antaŭ Kristo. Ĝi inkludas du parojn de ornamitaj orelringoj, tri diademojn, unu brusto-pendaĵon, braceleton, oran tason, kvar ringojn, ornamitajn platojn kaj platajn striojn. Tie estas ankaŭ kvin ringegoj kaj multaj bidoj kaj ringoj faritaj de diversaj materialoj inkluzive de oro, lazurŝtono, ametisto, kvarco, karneolo kaj verda jaspo.
Pendaĵoj kaj orelringoj
[redakti | redakti fonton]La plej ellaboritaj aĵoj en la trezoro estas brusto-pendaĵoj kaj paro de orelringoj. La pendaĵo ŝajnas reprezenti Kretan diaĵon akompanata de du anseroj sur la kampo. La diaĵo estis nomita la "Majstro de la Bestoj" fare de arkeologoj. La paro de orelringoj estas desegnita en la formo de du-kapa serpento, kiu ĉirkaŭas du leporhundojn, starantaj unu al la alia.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Galerio
[redakti | redakti fonton]-
'Majstro de la Animaloj' brusta ornamaĵo
-
Ellaborita orelringo
-
Du aroj de oraj bidoj
-
Diversaj kolĉenoj de la kaŝtrezoro
-
Kolĉenoj faritaj el oro, karnelio, jaspo
-
Kolĉeno farita el oraj bidoj kaj pendaĵoj el jaspo
-
Unu el la 54 identaj oraj plakedoj
-
Pliaj plakedoj kun konveksaj rondetaĵoj ornamitaj kun rozetoj de petaloj.
-
Reliefa ora taso kun rozeto kaj spiraloj
-
Plilongigita brusta ornamaĵo kun homaj kapoj ĉe ambaŭ finoj
-
Malpeza ora braceleto
-
Pluraj oraj bandoj kaj diademoj
-
Ora ornamaĵo bazita sur leona kapo
-
Oro ornamaĵo kun du ĉenoj finiĝantaj per strigo-figuretoj
-
Oraj pendaĵoj en formo de strigoj
-
Kvin interkonektitaj oraj ringoj
-
Ora fingro-ringo kun lazurŝtonaj inkrustaĵoj en formo de duobla hakilo
-
Fingro-ringa inkrustaĵo per lazurŝtono
-
Oro fingro-ringo en formo de rekta nodo
-
Ringo ornamita kun kruc-linioj
-
Diska bido farita el rok-kristalo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- L. Burn, The British Museum Book of Greek and Roman Art (British Museum Press, 1991)
- R. Higgins, The Aegina Treasure - An Archaeological Mystery (London, 1979)
- R. Higgins, 'The Aigina treasure reconsidered', Annual of the British School-1, 52 (1957), pp. 42–57