Egyházasfalu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Egyházasfalu (edjhazaŝfalu) estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Sopron-Fertőd. La loknomo signifas hungare: eklezia-vilaĝo.

Panoramo de Egyházasfalu

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Egyházasfalu situas laŭ la flankovojoj kaj laŭ fervojo inter Sopron kaj Szombathely.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1933 memstaraj vilaĝoj Egyházasfalva, Egyházasfalu, Dasztifalu kaj Kisgágánfa unuiĝis, poste en 1951 memstara vilaĝo Keresztény [kerestEnj] aliĝis.

La unua mencio pri Keresztény devenis el 1264, Egyházasfalva en 1418 en formo "Egházasbazth", Dasztifalu en 1281 en latina formo "Villa Bozth", Kisgógánfa en 1429 en formo "Abulgánbazth". En 1954 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, lernejo, kuracejo, futbalejo, poŝto, vendejoj, gastejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri egyházas (=ekleziejo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Komence en Hungarujo ĉiuj 10 vilaĝoj kune devis havi komunan preĝejon. Tiu vilaĝo, kie tiu konstruiĝis, nomiĝis "ekleziejo" vilaĝo havanta preĝejon. Jen listo, kie tiu rango restis:

Egyházasbást Egyházasdengeleg Egyházasfalu Egyházasfüzes Egyházasgerge
Egyházasharaszti Egyházashetye Egyházashollós Egyházaskér Egyházaskesző
Egyházaskozár Egyházasrádóc